Saltu al enhavo

Mitokondrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mitoĥondrio)
Skemo de Mitokondrio.
1. Interna membrano
2. Ekstera membrano
3. Kresto
4. Mitokondria matrico

Mitokondriomitoĥondrio estas organeto de ĉeloj.

Ene de la mitokondrioj okazas la ĉela spiro: t.e. la uzado de oksigeno por ekhavi energion. Energio ĉeestas en nukleotido kun tri fosfatoj nomata ATP (adenozina trifosfato: trifosfata grupo de sukero kun 5 karbonoj ("ribozo") kaj "adenino", kiu estas alkalo ankaŭ ĉeestanta en DeoksiriboNuklea Acido (DNA). Preskaŭ ĉiu biologia procezo bezonanta energion prenas ĝin el ATP. Dum la procezo, dioksido de karbono (CO2) foriras el la mitokondrio.

Strukturo de adenosina trifosfato

La nutraĵoj estas disigataj en pli simplajn molekulojn danke la laboro de la enzimoj kiuj troviĝas en la ĉelplasmo. Tiel, ne gravas ĉu oni komencas la malkomponadon de molekuloj el lipidoj (grasoj), glucidoj (sukeroj) aŭ el proteinoj, oni alvenas al komuna produkto: Acetila Koenzimo A (Acetyl-CoA). Tiu molekulo, ene en la mitokondrio, ekigas la Ciklon de Citrato (nomata tiel ĉar citrata acido estas la unua interprodukto sia). En tiu ciklo oni ekhavas (normale, po unu molekulo de Ac.-CoA): 3 molekulojn NADH, 2 FADH2, 1 GTP kaj CO2. La CO2 estas elspirata per la pulmoj. GTP estas simila al ATP. Ĝi ankaŭ enhavas energion utilan. NADH kaj FADH2 havas energiaj elektronoj (e) kiuj estas enmetataj en la "Kateno de Alportado de Elektronoj" ĉeestanta en la Interna Membrano de la Mitokondrio. Tie, la energio de la elektronoj permesas la aliradoj de protonoj (H+) el la mitokondria matrico al la intermembrana spaco. Tiuj protonoj malaltigas multe la "pH" de la intermembrana spaco kaj ili bezonas reiri al la matrico ĉar ili estas multaj pozitivaj elektrikaj ŝarĝoj kune. La energio kiun ili elspezas reitante la matricon, movas enmembranan enzimon "ATPsintaso"n (ATP faranta enzimo) kaj tiu movado havas sufiĉan energion por enmeti fosfaton en grupo "ribozo" + "adenino" (="adenosino") por krei ATP. La uzataj elektronoj unuiĝas al hidrogeno kaj al spirata oksigeno por fari akvon. Tial oksigeno estas necesa por vivi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]