Saltu al enhavo

Mohammed bin Abdulrahman Al Thani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammed bin Abdulrahman Al Thani
Persona informo
محمد بن عبد الرحمن آل ثاني
Naskiĝo 1-an de novembro 1980 (1980-11-01) (44-jaraĝa)
en Doho
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Kataro Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kataro Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Al Thani vd
Parencoj Hamad bin Jassim bin Jaber Al Thani (en) Traduki (patra onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato
ekonomikisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mohamed bin Abdulrahman Al Thani en 2017

Ŝejko Mohammed bin Abdulrahman bin Jassim Al Thani (arabe الشيخ محمد بن عبدالرحمن بن جاسم آل ثاني‎; naskita la 1-an de novembro 1980 en Doho) estas katara politikisto kaj ŝtatisto, diplomato, ekonomikisto, Ĉefministro de Kataro ekde la 7-a de marto 2023 [1]. Antaŭe li funikciis kiel vicministroprezidento kaj ministro pri Eksteraj Aferoj.

Ŝejko Mohammed al-Thani estis naskita en la ĉefurbo de Kataro Doho kaj apartenas al la reĝa familio de la lando, la Thani-familio, kiu regas la landon ekde 1851. Li havas bakalaŭron en ekonomiko kaj administrado de Universitato de Kataro en 2003. Li aliĝis al la Ministerio de Eksteraj Aferoj en 2013 kiel Helpministro de Eksteraj Aferoj por Internacia Kunlaboro.

Li iĝis ministro pri eksteraj rilatoj en 2016 [2] kaj vicministroprezidento en 2017 antaŭ esti nomumita ĉefministro la 7an de marto 2023 [3].

Li ankaŭ estis Prezidanto de la Katara Disvolva Fonduso (QFFD) ekde 2014 kaj membro de la Katara Supera Konsilio por Ekonomiaj Aferoj kaj Investo ekde 2014 (SCEAI).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mills, Andrew, "Qatar's emir names top diplomat as premier, reappoints energy and finance ministers", Reuters, 2023-03-07. (angle)
  2. "New Qatari Foreign Minister", Diplomat Magazine, 1 February 2016.
  3. "H.E. Sheikh Mohammed bin Abdulrahman Al-Thani", GCO, 27 January 2016.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • "La Krizo en Golfo: Kataro Respondas" [1], la 5-an de julio 2017