Saltu al enhavo

Moloĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moloko)
Moloĥo
virdio • biblia temo
Verko Perdita Paradizo
Milito kontraŭ Salamandroj
Howl
Salammbô
Informoj
Sekso vira
vdr

Moloĥo (aŭ MoleĥMolokMal'akhMelqart; hebree: מלך, kio estas nurkonsonanta prononcindiko: [mlĥ]) estas nomo jen de dio, jen de aparta tipo de ofero historie asociita kun la fajro. Moloĥo estis historie asociita kun kulturoj de Proksima Oriento: hebrea, kanaana, fenica kaj aliaj.

Moloĥo en la kanaana religio

[redakti | redakti fonton]

Kultata kiel dio, kies sidejo kuŝis en la urbo Geheno, al Moloĥo oni donis laŭdojn kaj, laŭ la plej probabla interpreto, homajn oferojn de infanoj, kiuj, post buĉado, estis bruligitaj en brulofero[1] en fajro ĉiam brulanta honore al tiu dio. Iom post iom Moloĥo fariĝis la nomo de la rito, dum kiu estis oferitaj infanoj (eble unuenaskitoj), por ke ili transformiĝu en kvazaŭdiaĵoj protektantaj de la familio.

Moloĥo en la fenica religio

[redakti | redakti fonton]

Per la termino “moloĥo” oni indikis fenican riton, kies detaloj ankoraŭ ne iĝis tute klaraj, ankaŭ ĉar la atestoj pri tiu popolo nin atingis tra nerektaj vojoj, ofte el popoloj, kiuj ĝin konsideris malamika.

Moloĥo en la Biblio

[redakti | redakti fonton]

La Biblio, en la Malnova Testamento (2Reĝoj 23,10; Jeremia 7.31), iufoje citas dion Moloĥon kultatan de kanaananoj, al kiu estis oferitaj infanoj (la Biblio diras "pasigitaj tra la fajro"). Ĉi-kaze la Biblio indikas per tofetoj la lokojn kie oni okazigis tiujn oferojn. Aparte tiuj ĉi troviĝas menciitaj en la Levidoj, kie Dio ordonas mortigi tiujn, kiuj al religia sistemo oferas filojn (20,2-5) [2] Alia grava citaĵo elstaras en 1Reĝoj. Okazas ke al ĝi, sub la nomo de “Milkom”, reĝo Salomono, maljuniĝinta, en sia nedaŭra politeista fazo, estis omaĝanta aliajn diojn.[3] Temas pri aliaj dioj kaj ne pri Moloĥo. La tradukintoj de Septuaginto, kiuj tradukas per “moloĥo” povis esti influitaj de la greka mitologio kaj ĝia dio Krono (la latina Saturno), kiu vere voradis siajn filojn. Pro tiuj motivoj ekzegezistoj dubas pri la ekzakta senco de tiu biblia teksto.

Dummezepoke, en diversaj eŭropaj landoj, aparte nordaj, la judoj estis kalumnie akuzataj pri kaptiado de kristanaj infanoj por rita “ofero” (bruligi ilin ankoraŭ vivajn kiel en la supozita biblia epoko). Vidu: Akuzo pri rita murdo [4]

Moloĥo en la Libro de Ĥanoĥ

[redakti | redakti fonton]

Fontoj inter kiuj la Libro de Ĥanoĥ rakontas pri Moloĥo, plikorekte pri Molok, kiel la supera reprezentanto de rotoj de falintaj anĝeloj, konataj kiel “Zorgantoj” kiuj decidis malsupreniris al la tero homforme por studi kaj ami aliajn filojn de Dio: pro tio ili estos poste punataj resti sur la tero dum ilia ĉefo, ekzemple, ĝuste Molok, estos forapartigita en nekonata dezerto.
En tiu medio, Molok similas al la falinta anĝelo Azazelo, ankaŭ li sendita kontroli la homaron, sed kiu poste generis kun homaj virinoj la Nefilim kaj donis al la mondo novajn malpermesitajn sciojn.

Moloĥo en filmoj

[redakti | redakti fonton]

Moloĥo en la literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Moloĥo estis citita en "Perdita Paradizo" de John Milton, priskribita kiel unu el la plej potencaj sekvuloj de Satano.
  • En la poemo "Hurlo", la usona poeto Allen Ginsberg uzas la terminon Moloĥo kiel metaforon de kapitalismo kaj de la milita maŝino kiu sendas siajn filojn morti en milito simile al al antikva dio.
  • En la libro Dexter la Obskuro de Jeff Lindsay, Moloĥo estas citita kiel reprezentanto de obskura projekto.
  • En la libro Ofero al Moloĥo de Åsa Larsson estas citita la referaĵo al la Biblio.
  • Kaj aliaj….

Moloĥo aperas ankaŭ en videoludoj kaj societaj ludoj kun funkcioj de senpieca ruzisto kaj vojrabistoj, kvankam foje de bonfaranto.

En slango, oni foje uzas “Moloĥo” kiel verbo por signifi organizaĵon aŭ personon kulpa de malbonvola ago aŭ intenco.

Reprezentado de Moloĥo.
  1. el la vocabolario Treccani
  2. ” Al la Izraelidoj diru: Ĉiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Moleĥ, mortu; la popolo de la lando mortigu lin per ŝtonoj. 3 Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Moleĥ, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon. 4 Kaj se la popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li donos iun el siaj idoj al Moleĥ, kaj ne mortigos lin: 5 tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj kontraŭ lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj ĉiujn, kiuj malĉastos, imitante lin en la malĉastado por Moleĥ, el inter ilia popolo” (Lev 20,2-5).
  3. “5 Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj. (1Reĝoj 11,5).
  4. Franco Cardini. "Il caso Ariel Toaff", una considerazione, Medusa, Mllano, 2007.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj

[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]