Union Mundial pro Interlingua
Union Mundial pro Interlingua | ||
---|---|---|
lingvoreguliganto Interlingvao | ||
Komenco | 28-a de julio 1955 vd | |
Sidejo | Bilthoven | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Union Mundial pro Interlingua, UMI (esperante Monda Unuiĝo por Interlingvao) estas internacia organizaĵo fondita la 28-an de julio 1955 en Tours (Francio). Celo de la organizaĵo estas disvastigado de interlingvao.
La unua prezidanto de UMI estis Alexander Gode, kiu gvidis dum kelkaj lastaj jaroj laborojn de International Auxiliary Language Association kaj estis ĉefredaktoro de la vortaro "Interlingua-English Dictionary".
La 3-an de aŭgusto 2006, UMI estis jure registrita fare de Francio kiel internacia organizaĵo. Ĉi tiu rekono permesas al UMI formi internaciajn kunlaborojn kaj agi en sia propra nomo kiel ekzemple jura organo. La Union Interlinguiste de France estis tre instrumenta pri tiu registron.
UMI havas membrojn kaj reprezentantojn en ĉiuj kontinentoj. La prezidanteco de la plenumkomitato estas nune ne okupita[1], elektita ekde 2010 estis Sven Frank, ekde 2003 estis Barbara Rubinstein. La oficiala organo de UMI estas dumonata revuo Panorama in Interlingua.
UMI regule organizas konferencojn de la uzantoj de la lingvo. Tiuj konferencoj okazis ĝis nun en:
- Tours (Francio), 1955
- Bazelo (Svislando), 1957
- Tours (Francio), 1959
- Bazelo (Svislando), 1971
- Norwich (Britanio), 1974
- Sheffield (Britanio), 1983
- Taastrup (Danio), 1985
- Parizo (Francio), 1987
- Zwolle (Nederlando), 1989
- Helsingborg (Svedio), 1991
- Borne (Nederlando), 1993
- Prago (Ĉeĥio), 1995
- Strasburgo (Francio), 1997
- Focșani (Rumanio), 1999
- Gdansko (Pollando), 2001
- Lowecz (Bulgario), 2003
- Åsa/Göteborg (Svedio), 2005
- Kirchheimbolanden (Germanio), 2009
- Chepelare (Bulgario), 2011
- Åsa sude de Göteborg (Svedio) 2014
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Panorama in Interlingua 2015 kajero 3 p. 27
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|