Princino Mononoke
Princino Mononoke | |
---|---|
animea filmo | |
Originala titolo | もののけ姫 [Mononoke Hime] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Kina aperdato | 12 jul. 1997, 19 apr. 2001, 19 dec. 1997 |
Daŭro | 133 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Kameraado | Atsuŝi Okui |
Reĝisoro(j) | Mijazaki Hajao |
Produktisto(j) | Toŝio Suzuki |
Scenaro | Mijazaki Hajao |
Loko de rakonto | Japanio |
Muziko de | Hisaiŝi Ĝo |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
Honorigoj | Animation Kobe Theatrical Film Award • Japan Academy Prize for Picture of the Year |
IMDb | |
Princino Mononoke (japane: もののけ姫 [mononoke hime]) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1997. La reĝisoro estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo. La vorto "Mononoke" (もののけ [mononoke]) signifas fantomon, spiriton aŭ monstron.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La rakonto situas en fantasta mondo simila al Japanio antaŭ ĉirkaŭ 500 jaroj. La juna princo Aŝitaka de la tribo Emiŝi estas vundata kaj venenata, kiam li provas protekti kelkajn junulinojn kontraŭ monstra spirito el la arbaro. Pro tio li devas forlasi sian hejmlandon kaj li komencas serĉi rimedon kontraŭ sia malsano. Baldaŭ li trafas al mezo de granda batalo inter la supernaturaj spiritoj de la arbaro, protektante la arbaron kaj la homoj, kiuj volas uzi la riĉaĵojn de la arbaro por konstrui civilizacion. La fortoj de la arbaro estas kondukataj de homa junulino, "princino Mononoke", kiu estis adoptita de la lupa "diino Moro" kaj konsideras sin mem lupino.
Ĉefaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Aŝitaka (アシタカ [aŝitaka])
- Juna princo de la popolo Emiŝi, la protagonisto de la filmo. Lia nomo laŭvorte signifas "ĉu (estos) morgaŭ?".
- San (サン [san])/ Princino Mononoke (もののけ姫 [mononoke hime])
- Junulino vivanta kun la lupaj dioj en la arbaro.
- Baronino Eboŝi (エボシ御前 [eboŝi omae])
- Fondintino kaj ĉefo de la metalurgia vilaĝo.
- Diino Moro (モロの神 [moro no kami])
- Lupa diino kaj adopta patrino de San.
- Gonza (ゴンザ [gonza])
- Sekvantulo de Baronino Eboŝi, li estras la gardistojn kaj la bovgvidantojn
- Koroku (甲六 [kōroku])
- Bovgvidanto vundita en la batalo kontraŭ la lupoj.
- Toki (トキ [toki])
- Kuraĝa virino el la metalurgia vilaĝo, edzino de Koroku.
- Monaĥo Ĝiko (ジコ坊 [ĝiko bō])
- Elsendita de la unio de la majstroj, li volas la kapon de Ŝiŝigami.
- Ĉefo Okkoto (乙事主 [okkotonuŝi])
- Apra dio el Kjuŝuo, li postulas la militon kontraŭ la homaro.
- Ŝiŝigami / Didaraboĉĉi (シシ神 [ŝiŝigami]/ ディダラボッチ [didaraboĉĉi])
- Granda dio de la bestoj de la arbaro (taga/ nokta formo).
Filmo
[redakti | redakti fonton]La filmo "Princino Mononoke" aperis en 1997 en Japanio en la kinejoj kaj enportis 19,3 miliardojn jenojn (ĉirkaŭ 180 milionoj usonaj dolaroj). Kun 14,2 milionoj kinaj aspektantoj en Japanio tiu filmo iĝis numero 1 de ĉiuj filmoj, nur superita en 2001 de alia filmo de Mijazaki: La vojaĝo de Ĉihiro.
"Princino Mononoke" aperis en 1997 ankaŭ en LD (laserdisko), kaj en 1999 en kelkaj Usonaj kinejoj, poste tiu filmo aperis en DVD voĉtratukita en multajn lingvojn.
Titolo en aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]lingvo | titolo | signifo | |
angla | Princess Mononoke | princino Mononoke | |
ĉeĥa | Princezna Mononoke | princino Mononoke | |
finna | Prinsessa Mononoke | princino Mononoke | |
franca | Princesse Mononoké | princino Mononoke | |
germana | Prinzessin Mononoke | princino Mononoke | |
greka | Πριγκίπισσα Μονονόκε | princino Mononoke | |
hebrea | הנסיכה מונונוקי | la princino Mononoki | |
hispana | La princesa Mononoke | la princino Mononoke | |
hungara | A vadon hercegnője | princino de la densarbaro | |
itala | Principessa Mononoke | princino Mononoke | |
japana | もののけ姫 | princino Mononoke (princino de la fantomoj/spiritoj/monstroj) | |
kroata | Princeza Mononoke | princino Mononoke | |
mandarena | 魔法公主 | magia princino | |
norvega | Prinsesse Mononoke | princino Mononoke | |
pola | Księżniczka Mononoke | princino Mononoke | |
rusa | Принцесса Мононокэ | princino Mononoke | |
slovaka | Princezná Mononoke | princino Mononoke |
Libroj
[redakti | redakti fonton]En 1997 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Princino Mononoke" eldonita de Tokuma Shoten. Poste filmkomiksoj en diversaj lingvoj sekvis, ekz. en Germanio 2000 en la Carlsen Verlag.