Moritz Georg Weidmann la Juna
Moritz Georg Weidmann (1686-1743) | ||
---|---|---|
La Nova Testamento publikigita de la juna Weidmann en 1718.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-a de januaro 1686 en Lepsiko, Germana regno | |
Morto | 3-a de majo 1743 en Dresden, Germana regno | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | eldonisto vd | |
Aktiva en | Leipzig • Frankfurto ĉe Majno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Moritz Georg Weidmann la Juna estis germana eldonisto kaj librovendisto, filo de Moritz Georg Weidmann la Maljuna. Lia patro mortis kiam li estis sepjara kaj li estis adoptita de Johann Ludwig Gleditsch, kiu edziĝis al lia patrino Maria Gleditsch Sacer (1658-1724).[1]. Weidmann administris la librejon inter 1694 kaj 1717 kaj igis ĝin konsidere prospera kun publikaĵo de 826 novaj libroj, kiu estis rekordo por tiu epoko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Weidmann la Juna ekadministris la eldonejon kiu tiuepoke nomiĝis Johann Ludwig Gleditsch & Moritz Georg Weidmann. Glediĉo donis bonan instruon al sia duonfilo, kaj por gradiĝi, li sendis la protektiton al Nederlando, kie li mem estis studinta juron. Glediĉo publikigis aŭtorojn tiaj kiaj Christian Fürchtegott Gellert (1715-1769), Gotthold Ephraim Lessing (1729-1781) kaj aliaj. Weidmann la Juna ekadministris la eldonejon en 1713, kiel sociano, kaj tute prenis la kontrolon en 1717, post kiam la eldonejo Glediĉo iĝis prospera entrepreno.
Weidmann ekspandis la eldonejon kaj fondis filiojn en la eksterlando. Li ĝuis brilan reputacion kaj Aŭgusto la forta nomumis lin Pola Reĝa Konsilisto kaj agento de la Saksa Elektokortego. Li ankaŭ estis agento de la Saksa-gota Princo en Lepsiko. Ĉar Weidamann ne lasis filon tiam kiam li mortis en 1743, la negoco ekpartenis al lia vidvino kaj lia sola filino Marie Louise. Philipp Erasmus Reich (1717-1787) estis lerta entreprenisto kaj bonsucekse donis daŭrecon al lia eldonejo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Bibliotheca Sacra Seu Syllabus Omnium Ferme Sacrae ..., Jacques Le Long, Lepsiko, 1709
- Schertz- und Ernsthaffter, Vernünfftiger und Einfältiger Gedanken, über allerhand Lustige und nützliche Bücher und Fragen, Deckblatt der Aprilausgabe 1688
- Theatrum Ceremoniale Historico-Politicum, Lepsiko, 1720
- Das Neue Testament unsers Herrn Jesu Christi 1718
- Bibliotheca Hispanica, Gerhard Ernst von Franckenau, Lepsiko, 1724
- available Annales Ferdinandei 1721