Monto Lassen
Aspekto
(Alidirektita el Mount Lassen)
Monto Lassen Lassen Peak / Mount Lassen | ||
---|---|---|
plug dome volcano • lafkupolo • monto | ||
Alteco: | 1 594 metroj super maro | |
Situo: | Kalifornio, Usono | |
Montaro: | Kaskada Montaro | |
Geografia situo | 40° 29′ N, 121° 30′ U (mapo)40.488055555556-121.505Koordinatoj: 40° 29′ N, 121° 30′ U (mapo) | |
| ||
Tipo: | stratovulkano | |
Lasta erupcio: | 1914 ĝis 1917 | |
Unua surgrimpo: | probable ano de la indiana tribo de majduoj[1] | |
Monto Lassen, angle Lassen Peak aŭ Mount Lassen estas la plej suda aktiva tavola vulkano de la Kaskada Montaro, kaj ankaŭ sume konsideriĝas la plej suda monto de la montaro. Ĝi situas en la norda parto de la subŝtato Kalifornio en Usono, kaj altas 1594 metrojn super la marnivelo. La lasta vulkana erupcio estis de 1914 ĝis 1917.
La monto estis nomita en honoro de la dana forĝisto Peter Lassen, kiu gvidis enmigrintojn proksime de la montopinto okcidenten al la valo de Sacramento en la 1830-aj jaroj. La vojo de Lassen neniam kutimiĝis en ĝeneraligita longdaŭra uzo ĉar ĝi estis konsiderita nesekura. Anstataŭe kutimiĝis la vojo Noble Emigrant Trail, kiu konektis nordokcidentan Nevadon kun la norda parto de la valo de Sacramento.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ unua eŭropdevena virino grimpinta la monton en 1864 estis Helen Tanner Brodt (honore al ŝi, proksima lago baptiĝis Helen)