Saltu al enhavo

Mrągowo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mragowo)
Mrągowo
germane: Sensburg

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba komunumo
Mrągowo (Pollando)
Mrągowo (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Mrągowo
Komunumo Komunumo Mrągowo
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1348
Urborajtoj 1444
Koordinatoj 53° 52′ N, 21° 18′ O (mapo)53.86666666666721.3Koordinatoj: 53° 52′ N, 21° 18′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 200 m
Areo 14,8 km²
Loĝantaro 21325 (en 2021)
Loĝdenso 1 441 loĝ./km²
Poŝtkodo 11-700 do 11-709
Telefona antaŭkodo 89
Aŭtokodo NMR
TERYT 6283610011
Estro Otolia Anna Siemieniec
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Królewiecka 60a
Poŝtkodo de estraro 11-700
Telefono de estraro 89 741-32-56
Fakso de estraro 89 741-28-74
Ĝemelaj urboj (Germanio) Grünberg
(Germanio) Waren
(Germanio) Remscheid
(Pollando) Limanowa
Komunuma retejo http://www.mragowo.um.gov.pl
vdr

Mrągowo (antaŭa nomo: Ządzbork, Ządźbork, Żądzbork; germane: Sensburg; prapruse: Sēinits) estas urbo en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Mrągowo. Ĝis la jaro 1945 la urba teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. Fine de 2021 en la urbo vivis 21 325 loĝantoj.[1]

La urbo, nun populara turisma kaj ripoza centro en la regiono Mazurio, estas konata ĉefe pro la jam de la jaro 1982 ĉiujare organizita Pikniko Kontreo.

Mrągowo estis kreita sur la terenoj de praprusoj nomataj galindoj kaj la tero nomata Galindio. Pro sia geografia situo la galindoj estis la lastaj kiuj estis atakitaj fare de kavaliroj de la Teŭtona Ordeno, kaj okazis tio fine de la 13a jc. La arkeologiaj esploroj faritaj dum la tridekaj jaroj de la 20a jc. kaj ili pruvis ke apude de la urbo estis la setlejo de galindoj. Tamen tiun setlejon kaptis kaj tute detruis la teŭtonaj kavaliroj. En la jaro 1348 en la loko kie troviĝas la hodiaŭa urbo Mrągowo, la teŭtonoj konstruis la lignan gardejon por gardi la sidejon de Teŭtona Ordeno, ĝi troviĝis 5 km de la nuna loko Szestno. La loko por konstrui la gardejon ne estis hazarda, ĉar la marĉejoj ne permesis ilin preterpasi. Post la konstruo de la gardejo, apude ekkreskis la malgranda setlejo nomata Sensburg. Dum la jaroj 1404-1407 la teŭtona komandanto Johann von Sayn lokigis la urbon laŭ la leĝo de Chełmno. Tamen Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Konrad von Jungingen (1355-1407) donis al la urbo urborajtojn. Dum la sama tempo la urbo ekestis la ekonomia bazo de Teŭtona Ordeno. En la apudaj lagoj oni fiŝkaptis ezokojn kaj angilojn kaj poste estis transporritaj al la oficistoj kaj administrantoj de la teŭtonoj. Pruvas tion mencioj el la jaroj 1408-1409. En la jaro 1444 la Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Konrad von Ehrlichshausen, laŭ peto de la loĝantoj renovigis la antaŭan privilegion pri la lokigo de la urbo, kaj de dato oni diras pri la dato de la akiro de la urborajtoj. Dum la tempo de la renovigo de la privilegia lokigo, la urbo Mrągowo estis tiam malgranda urbo. Loĝis en ĝi nur ĉirkaŭ 100 personoj. Krom poloj kaj germanoj loĝis tie ankaŭ la posteuloj de la praprusoj. Post la fino de la dektrijara milito (vidu la apudan mapon) inter Pollando kaj Teŭtona Ordeno (1454-1466) Mrągowo restis en la limoj de la Duklando Prusio.

Dum la sekvonta milito inter Pollando kaj la Teŭtona Ordeno (1520-1521) la urbon kaptis kaj tute bruligis pola armeo la 21an de julio 1520. Tiu milito ege malfortigis la teŭtonan ŝtaton. La lasta Alta Majstro de la Germana Ordeno Albreĥto de Brandenburgio-Ansbach (1490-1568) (el la dinastio de hohencolernoj) akceptis la luteranismon, kaj la ordeno estis nuligita (la sekularigo). Sur la ruinoj de la ordena ŝtato aperis la laika prusia ŝtato. Mrągowo kaj la ĉirkaŭaĵoj (kelkaj apudaj vilaĝoj) estis tute detruitaj. Paradokse la situacio ŝanĝiĝis nur post la epidemio de la danĝera kaj ne rekonita angla malsano nomata ŝvitad-malsano (latine: sudor anglicus). Somere de la jaro 1527 duko Albreĥto de Prusio fuĝante pro tiu malsano haltiĝis por mallonga tempo en la urbo. Rezulte de tio restado li donis al la tiuj setlanoj la rajton ĉiu sabate organizi foiron. La malfacilan ekonomian situacion de Mrągowo pligrandigis la brulego (incendio), kiu okazis nokte la 28an de oktobro 1568, la urbo la sekvan fojon estis tute detruita. Fine de la 16a jarcento la ĉefa fonto de la vivteno de la loĝantoj estis agrikulturo kaj speciale bredado de brutoj. Metio dum tiuj tempoj ne tiom gravis en la urba ekonomio. En la jaro 1698 en la urbo okazis denove brulego. Krom la preĝejo, lernejo, parokejo kaj kelkaj garbejoj bruligis 130 da loĝdomoj. Bruligita estis ankaŭ la Urbodomo kun ĉiuj urbaj dokumentoj. La rekonstruon de la urbo malhelpis epidemio de pesto kiu teroris dum la jaroj 1708-1711. En la urbo mortis 80 personoj. En la 18a jarcento en Prusio oni komencis dislokigi la milit-garnizonojn. En la urbo dum la jaroj 1719-1792 kvartiris devertipaj milit-formacioj, ekzemple kirasuloj kaj husaroj. En la urbo mankis la terenoj por la konstruado, eĉ ne estis urbodomo: La kunsidoj de la urba konsilantaro okazadis en luita ĉambro. En la loĝloko estis nek kuracisto, nek apoteko. Fine de la 18-a jarcento bone disvolviĝis la metio.

La 18-an de junio 1812 dum la Napoleonaj Militoj por la dutaga ripozo haltiĝis en Mrągowo la vic-reĝo de Ilatio Eugène Rose de Beauharnais (1781-1824), li etis la adoptita filo de Napoleono Bonaparte, akompanis lin italaj taĉmento t.e ĉirkaŭ 7000 da soldatoj. Tiu militistaro partoprenis en la kampanjo de Napoleono Bonaparte kontraŭ Rusio. La soldatoj, ŝteladis la plej bonajn brutojn por buĉi ilin, krome ŝteladis grenon kaj nutraĵproduktojn. Komence de la 19a jarcento oni komencis la germanigon. En la jaro 1804 oni decidis ke instrui en la lernejo povas nur homoj scipovantaj legi kaj skribi en la germana. En la jaro 1818 la urbo ekestis la sidejo de la distrikto. Post la kvar jaroj denove okazis granda brulego. En la 19a jarcento oni komencis la sekigadon (drenadon) de la grundoj, konstruado de la kanaloj kaj renovigado de la domoj kiuj rompiĝadis pro la alta nivelo de la akvo en la grundoj. Oni dungis la specialistoj, inĝenieroj el Nederlando. Kelkaj el ili restis kaj setlis en la urbo. En la jaro 1900 la urbo jam havis akvodukton, kanalaron infrastrukturon kaj pavimitajn stratojn. En la jaro 1905 oni konstruis la amfiteatron kaj plurajn rekread-objektojn. Dum la Unua Mondmilito ne okazis grandaj detruoj, malgraŭ ke rusoj okupadis la urbon la 25an de aŭgusto 1914. Tamen dum la Dua Mondmilito detruita estis la tuta centro de la urbo. La 27an de januaro 1945 la urbon eniris la Ruĝa Armeo. En junio 1945 la reg-povon transprenis poloj. Dum la sekvaj monatoj laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco la germana loĝantaro estis translokiĝita al Germanio. En la jaro 1946 la iama Sensburg ekestis nomita Mrągowo.

Bibliografio:

  • Ryszard Bitowt, Maciej Głąbiński (2006): Len. Znaczenie gospodarcze upraw lnu i konopi w powiecie mrągowskim od czasów najdawniejszych do 1945 roku na tle tradycji i obyczajów oraz porównań z sąsiednimi krainami, Mazurski Park Krajobrazowy, Krutyń.
  • Ryszard Bitowt (1998): Materiały o przeszłości Mrągowa i ziemi mrągowskiej, Jolanta i Leopold Klimaszewscy, Mrągowo.
  • Ryszard Bitowt (2001): Przewodnik po mieście i okolicy, Studio Twórczego Działania Carpe Diem, Mrągowo.
  • Armand-Augustin-Louis Caulaincourt (1935): With Napoleon in Russia, Morrow, Novjorko.
  • Bronisław Chlebowski, Filip Sulimierski, Władysław Walewski (1895): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom XIV, nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.
  • Sebastian Haffner (1996): Preußen ohne Legende, eldonejo Siedler, Munkeno, pola traduko: Prusy bez legendy. Varsovio.
  • August Hirsch, Charles Creighton (1883): Handbook of geographical and historical pathology, The New Sydenham Society, Londono.
  • Władysław Marczuk, Anna Marczuk, Krystyna Schultheiß (2007): Mrągowo i dawny powiat na starej widokówce, Studio Twórczego Działania Carpe Diem, Mrągowo.
  • Paweł Pizuński (2003): Poczet wielkich mistrzów krzyżackich 1198-2000, Wydawnictwo Arenga, Gdańsk.
  • Stanisław Siemiński (2003): Mrągowo i okolice, Wydawnictwo Stes, Kętrzyn.
  • Grażyna Sienkiewicz (1989): Z dziejów Mrągowa i okolic, Muzeum Warmii i Mazur, Olsztyn.
  • Andrzej Wakar (1975): Mrągowo. Z dziejów miasta i powiatu, Pojezierze, Olsztyn.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]