Trajnunuo
Etoso
(Alidirektita el Multobla unuo)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/AM73.jpg/220px-AM73.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Fve_talent_vt716_2.jpg/300px-Fve_talent_vt716_2.jpg)
Trajnunuoj aŭ Multoblaj unuoj (TU aŭ MU) estas serioj de mem-pelitaj trajnveturiloj kapablaj ariĝi kun aliaj unuoj de sama aŭ simila tipo kaj ankoraŭ esti kontrolata de unu stirveturilo. Ofte tiuj estas paseĝer-trajnserioj konsistaj el pli ol unu trajnero. Ununuraj mem-pelitaj trajnveturiloj (nomitaj ankaŭ relaŭto, rela motoraŭto aŭ relbuso) estas multoblaj unuoj se kapablaj funkcii kun aliaj unuoj.
Multoblaj unuoj estas klasitaj pro sia energifonto kaj estas de du tipoj: elektra trajnunuo (ETU) aŭ dizela trajnunuo (DTU). Dizel-energiaj unuoj povas esti klasitaj pro sia transmisitipo: dizel-elektra (DETU), dizel-mekanika (DMTU) aŭ dizel-hidraulika (DHTU).
Lokomotivoj uzantaj multobl-unuajn trajnkontrolojn ne estas Multoblaj unuoj.