Saltu al enhavo

Benito Mussolini

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mussolini)
"Mussolini" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Mussolini (apartigilo).


Benito Mussolini
Persona informo
Benito Mussolini
Naskonomo Benito Amilcare Andrea Mussolini
Naskiĝo 29-an de julio 1883 (1883-07-29)
en Predappio,  Reĝlando Italio
Morto 28-an de aprilo 1945 (1945-04-28) (61-jaraĝa)
en Giulino, Mezzegra
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Walter Audisio vd
Tombo Kripto de la Familio Mussolini (1956–)
ĉeftombejo de Milano (1945–1946) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj francaitalagermana vd
Loĝloko Palaco de Venecio • Villa Torlonia vd
Ŝtataneco Itala Sociala Respubliko
Reĝlando Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Laŭzano - socia scienco (1904–1904) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Faŝista Respublika (1943–1945)
Nacifaŝisma Partio (1921–1943)
Fasci Italiani di Combattimento (en) Traduki (1919–1921)
Revolutionary Fascist Party (en) Traduki (1915–1921)
Partio Socialista Itala (1901–1914) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Benito Mussolini
Familio
Patro Alessandro Mussolini (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Rosa Maltoni (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Edvige Mussolini (en) Traduki kaj Arnaldo Mussolini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Rachele Mussolini (1915–1945)
Ida Dalser Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Bianca Ceccato (en) Traduki
Margherita Sarfatti
Ida Dalser (1914–1915)
Clara Petacci (1932–1945) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Bruno Mussolini (mul) Traduki
 ( Rachele Mussolini)
Anna Maria Mussolini (en) Traduki
 ( Rachele Mussolini)
Romano Mussolini (en) Traduki
 ( Rachele Mussolini)
Vittorio Mussolini (mul) Traduki
 ( Rachele Mussolini)
Edda Mussolini (mul) Traduki
 ( Rachele Mussolini)
Benito Albino Dalser (en) Traduki
 ( Ida Dalser) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Galeazzo Ciano (bofilo)
Alessandra Mussolini (nepino)
Romano Floriani Mussolini (en) Traduki (pranepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
politikisto
instruisto
faŝisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en MilanoRomo vd
Aktiva dum 1902–1945 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI (naskiĝis la 29-an de julio 1883, mortis la 28-an de aprilo 1945) regis Italion kiel diktatoro de 1922 ĝis 1943. Li kreis kontraŭ-demokratian, faŝisman ŝtaton nome Faŝisma Italio uzante propagandon; per plena regado de la amaskomunikiloj, li detruis la ekzistantan demokratan regsistemon.

De maldekstre dekstren, oni povas vidi la senvivajn korpojn de la iama komunista politikisto Nicola Bombacci, la Duce Benito Mussolini, lia fidela amanto Clara Petacci, la ministro Alessandro Pavolini kaj la fama faŝisma politikisto Achille Starace, elmontritaj en la Placo Loreto en la urbo Milano en 1945.

La 25-an de julio 1943 Granda Faŝisma Konsilantaro revokis sian fidon al li kaj redonis la povon al la Reĝo, kiu tuj arestis Mussolini-n. Germanaj trupoj, estritaj de s-ro Skorzeny, liberigis lin de lia malliberejo kaj starigis lin kiel reganto de ŝtato en la norda parto de Italio kiun ili kontrolis.

Dum li provis fuĝi al Svislando, li estis kaptita de italaj partizanoj, kiuj, post mallonga proceso mortpafis lin kaj pendigis lian korpon sur placo de Milano.

Duce ([DUĉe] itala prononco: [ˈduːtʃe], "estro") estis itala titolo, derivita el la latina vorto "dux", kaj adapto de duko. La estro de la Nacifaŝisma Partio nome Benito Mussolini estis identigita de la faŝistoj kiel Il Duce ("La estro") de la movado. En 1925 ĝi iĝis referenco al la diktatora posteno de Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ("Lia Ekscelenco Benito Mussolini, Registarestro, Estro de Faŝismo kaj Fondinto de la Imperio").[1]

Benito Mussolini estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Citaĵo
 La E.-eldono de tiu ĉi libro aperas laŭ la propono de s-ro Ugo Vinicio Pacini, per la financaj rimedoj de s-ro Gino Catarzi, per la afabla interveno de F2-Centro Itala ĉe la posedanto de la eldonrajtoj Popolo d’Italia.“ 
— Hugo Steiner. Aŭstria Esperantisto (revuo) n119 (apr 1935)
Citaĵo
 Biografio verkita de Mussolini pri sia mortinta frato. La Esperanta eldono aperis per la klopodoj de S-roj U. V. Pacini kaj Ĝ. Catarzi, helpataj de la Esperanta Centro Itala. Verŝajne la verko havus pli da intereso por leganto itala, ol por alinaciano ; tamen ĉiu, kiu interesiĝas pri nuntempa Italujo kaj pri la pensoj de Mussolini, trovos ĝin leginda. Sendube ĝi havas gravan propaganda valoron en Italujo mem. 
— La Brita Esperantisto - Numero 364, Aŭgusto (1935)

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. bildo: Propaganda afiŝo de Benito Mussolini, per priskribo "Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ...". [1]