Muzeo de Holokaŭsto de Ilinojso kaj Eduka Centro
Muzeo de Holokaŭsto de Ilinojso kaj Eduka Centro | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
![]() | |||
Holocaust museum (en) ![]() neprofitcela organizaĵo ![]() | |||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Ilinojso | ||
Estiĝo | 1981 | ||
Koordinatoj | 42° 3′ 23″ N, 87° 45′ 39″ U (mapo)42.0565-87.760777777778Koordinatoj: 42° 3′ 23″ N, 87° 45′ 39″ U (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 300 000 ![]() | ||
Retpaĝo | https://www.ilholocaustmuseum.org/ | ||
La Muzeo de Holokaŭsto de Ilinojso kaj Eduka Centro (angle Illinois Holocaust Museum and Education Center) estas la ĉefranga holokaŭsta monumento kaj eduka centro (instruejo) en la Mezokcidenta Usono.
La muzeo estas dediĉita al la memoro de la viktimoj de la holokaŭsto kaj la batalo kontraŭ malamo, antaŭjuĝo kaj indiferenteco [1]. Ĝi plenumas sian mision per ekspozicioj, same kiel edukaj programoj kaj agadoj, kiuj helpas batali por homaj rajtoj kaj kondamni genocidon [2].
La muzeo situas en Skokie, antaŭurbo de Ĉikago kiu havas grandan judan komunumon. En tiu ĉi antaŭurbo, novnazia grupo provis fari marŝon en 1977 kaj 1978 [3][4]. La muzeo enhavas plurcent ekspoziciaĵojn pri la holokaŭsto kaj proksimume 2 000 filmatestaĵojn de pluvivantoj de la holokaŭsto kaj aliaj genocidoj. La komenca kosto estis 45 milionoj USD. La muzea areo etendiĝas sur 20 000 kvadrataj metroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]
Organizaĵo nomita Holocaust Memorial Foundation of Illinois, kiu kontrolas la fundamenton, establis la unuan malgrandan muzeon en 1981, en respondo al la intenco de la novnazia grupo organizi marŝado tra Skokie, kie multaj holokaŭstotransvivantoj vivis.
La 19-an de April, 2009, la nova, multe pli granda muzeo estis ceremonie malfermita en la ĉeesto de iama usona prezidanto Bill Clinton kaj kun honora gasto Elie Wiesel. Barack Obama, usona prezidento, kaj Ŝimon Peres, israela prezidanto, partoprenis en la solenaĵoj per videomesaĝoj [5].
Post la pafado, kiu okazis la 10-an de junio 2009 en la Usona Holokaŭsta Memora Muzeo en Vaŝingtono, sekurecaj postuloj estis plifortigitaj ankaŭ ĉe la muzeo en Skokie [6].
En la instalaĵo laboras volontuloj de la organizaĵoj Aktion Sühnezeichen Peace Services (Aktion Sühnezeichen Friedensdienste) kaj la Aŭstria Memorservo (ekde 2009).
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo estis dezajnita fare de arkitekto Stanley Tigerman. Yitzchak Mais, iama direktoro de la Jad Vaŝem, kunlaboris kun li pri la dezajno de la internoj kaj la konstanta ekspozicio. La konstanta holokaŭsta ekspozicio okupas la teretaĝon, sed ekzistas ankaŭ aŭditorio, la ĉefa enirejo kun akceptejo kaj informejo, vestejo, suvenirbutiko kaj biblioteko. En la supra etaĝo estas Memorsalono, artgalerio, la supra parto de la aŭditorio kaj oficejoj, kaj en la kelo estas prelegĉambroj, ekspozicio por infanoj, ekspozicio dediĉita al la historio de la muzeo kaj konferencsalono.
La fronto de la konstruaĵo estas dividita en du partojn. La nigra parto enhavas la enirpordon kaj la blanka parto enhavas la elirpordon. Du spacaj strukturoj similaj al penetritaj torĉoj estis metitaj antaŭ la konstruaĵo. La muzeo estas alirita per mallarĝa strateto kun malgranda parkejo sur sia nordorienta flanko. La konstruaĵo estas apartigita de Interstate 94 per arb-liniita deklivo.
References
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mission. Arkivita el la originalo je 2021-06-04. Alirita 8 June 2016 .
- ↑ Reich, Howard, "Two visionaries who made history at the Illinois Holocaust Museum", Chicago Tribune, December 29, 2017. (en-US)
- ↑ Attempted Nazi March of 1977 and 1978 in Skokie, Digitized Document Collection of Skokie Public Library
- ↑ Levine, Lisbeth, "Skokie To Open New Holocaust Museum: Site of Neo-Nazi March That Launched Shoah Education", The Forward, 2009-04-17.
- ↑ Goldberger, Ben, "Illinois Holocaust Museum Opens In Skokie: Bill Clinton, Elie Wiesel Address Crowd Of Thousands", The Huffington Post, 2009-04-19.
- ↑ Isaacs, Mike, "D.C. shooting prompts heightened security at Illinois Holocaust Museum", Skokie Review, 2009-06-10.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Instituto Spertus de Judaj Studoj: Juda eduka kaj kultura centro en Ĉikago