Noŝilo
Etoso
(Alidirektita el NOXILO)
Noŝilo (Noŝile: NOXILO [noŝilo]; Japane: ノシロ語 [noŝilo-go]) estas planlingva projekto destinita por internacia helplingvo kreita de Mizta Sentaro. En 1997, li publikigis libron de la lingvo kaj prezentis en sia retpaĝo. Li asertas ke, ĝi celas kontraŭ eŭropcentrismo, rasismo, seksa diskriminacio.
Fonto de Vortoj
[redakti | redakti fonton]Vortoj de Noŝilo devenas el tre multaj lingvoj: Angla, Araba, Ĉina, Franca, Japana, Korea ktp. Kreinto de la lingvo asertas ke ĝi estas tute egala por tutmondaj parolantoj dank'al vortorigino el multaj lingvoj.
Nombro | Literumo | Prononco | Vortfonto |
0 | XUNyA | [ŜU-nja] | Sanskrito |
1 | II | [I] | Ĉina |
2 | NI | [ni] | Japana |
3 | SAM | [sam] | Korea |
4 | SII | [SI] | Taja |
5 | LIMA | [lima] | Malaja |
6 | ZEKS | [zeks] | Germana |
7 | SABAA | [sa-BA] | Araba |
8 | WIT | [ŭit] | Franca |
9 | KOO | [KO] | Birma |
10 | TIO | [tio] | Sveda |
100 | STO | [sto] | Rusa |
1,000 | MILA | [mila] | Itala |
10,000 | MAn | [man] | Ĉina |
100,000,000 | OK | [ok] | Korea |
1,000,000,000,000 | QO | [ĉo] | Korea |
10,000,000,000,000,000 | KyOn | [kjon] | Korea |
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Noŝilo uzas la vortordojn SOV kaj SVO. La kreinto de la lingvo asertas, ke ĝi ebligas al plej multaj uzantoj skribi kaj paroli en vortordo de sia propra lingvo aŭ en simila vortordo.
Prononco
[redakti | redakti fonton]- j kiel esperanto ĵ
- q kiel ĉ
- w kiel ŭ
- x kiel ŝ
- y kiel j
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝo de Noŝilo (en Japana, Angla, Franca)