Naĥ-dagestana grupo
Aspekto
(Alidirektita el Naĥa grupo)
La naĥ-dagestana grupo estas unu el kaŭkaziaj etnogrupoj. Ĝi dispartiĝas je naĥa kaj dagestana subgrupoj. Vd. ankaŭ: Kartvela Grupo, Abĥazo-Adiga Grupo, kaj superrigarde kaŭkazaj popoloj.
Etnoj de la grupo | Kvanto |
---|---|
Ĉeĉenoj | 756.000 |
Avaroj | 483.000 |
Darganoj | 383.000 |
Lezgoj | 287.000 |
Inguŝoj | 186.000 |
Lakoj | 100.000 |
Tabasaranoj | 75.000 |
Rutuloj | 15.000 |
Caĥuroj | 14.000 |
Aguloj | 12.000 |
Naĥa subgrupo
[redakti | redakti fonton]ĈEĈENOJ
- Nomoj: [m] noĥĉij; [f] Tchetchenes; [r] ĉeĉenci
- Popolo en Ĉeĉenio kaj Inguŝio (734,5 mil) kaj [[Dagestano]] (57,9 mil). Entute en Rusia Federacio 899 mil (1992). Totala kvanto: 957 mil
- Lingvo: ĉeĉena lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.
INGUŜOJ
- Nomo: [m] galgai; [f] Ingouches; [r] inguŝi
- Popolo en Rusia Federacio . Loĝas precipe en Inguŝio (pli ol 215 mil, 1992), Ĉeĉenio, Nord-Osetio. Totala kvanto: 237 mil (1992).
- Lingvo: inguŝa lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.
Dagestana subgrupo
[redakti | redakti fonton]AGULOJ
- Nomo: [m] agul; [f] Agoules; [r] aguli
- Popolo en Rusia Federacio , precipe en Dagestano (14 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 18 mil (1992).
- Lingvo: agula lingvo.
- Raso: balkano-kaŭkaza;
- Religio: sunaisma islamo.
ANDIANOJ
- Nomo: andal; Andiens; andijci
- Popolo en Rusia Federacio , en Dagestano. Kvanto: ĉ. 30 mil (1992).
- Lingvo: andia lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.
ARĈIANOJ
- Nomo: arŝiŝtib; Archiens; arĉinci
- Popoleto en Rusia Federacio , en Dagestano; pli ol 1 mil (1992).
- Lingvo: arĉia lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.
AVAROJ
- Nomo: [m] maarulal; [f] Avars; [r] avarci
- Popolo en Rusia Federacio (precipe en Dagestano, 496 mil) kaj en nordo de Azerbajĝano (44 mil). Kvanto: en Rusia Federacio (inkluzive de ando-cezaj popoloj kaj arĉinoj) 544 mil (1992).
- Lingvo: avara lingvo.
- Raso: balkano-kaŭkaza;
- Religio: sunaisma islamo.
CAĤUROJ
- Nomoj: [f] Tsakhours; [r] caĥuri
- Popolo en Dagestano (5,2 mil) kaj Azerbajĝano (13 mil, 1992).
- Lingvo: caĥura lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.
DARGANOJ
- Nomo: [m] dargan; [f] Darghiens; [r] darginci
- Popolo en Dagestano (pli ol 280,4 mil, 1992). Entute en Rusia Federacio 353 mil. Totala kvanto: 365 mil
- Lingvo: dargana lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.
KUBAĈINOJ
- Nomo: [m] urbugan; [f] Koubatchiniens; [r] kubaĉinci
- Popolo en Rusia Federacio (4 mil, 1992), inter ili en Dagestano (2 mil).
- Lingvo: dargana lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.
LAKOJ
- Nomoj: [m] laki; [f] Laks; [r] lakci, kazikumuĥci
- Popolo en Dagestano (92 mil). Entute en Rusia Federacio 106 mil (1992).
- Lingvo: laka lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.
LEZGOJ
- Nomoj: [m] lezgijar; [f] Lesghiens; [r] lezgini
- Popolo en Dagestano (204 mil) kaj Azerbajĝano (171 mil). en Rusia Federacio 257 mil (1992).
- Lingvo: lezga lingvo.
- Religio: sunaisma islamo, estas ankaŭ ŝiaistoj.
RUTULOJ
- Nomoj: [m] miĥ abdir; [f] Routouls; [r] rutulci
- Popolo en Dagestano (Rutula kaj Aĥina regionoj) kaj Azerbajĝano (Nuĥa regionoj), 20 mil (1992).
- Lingvo: rutula lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.
TABASARANOJ
- Nomoj: [f] Tabassarans; [r] tabasarani
- Popolo en Dagestano (78,2 mil), Entute en Rusia Federacio 93,6 mil (1992). Totala kvanto: 98 mil
- Lingvo: tabasarana lingvo.
- Religio: sunaisma islamo.