Nacia Liberala Partio (Germanio)
La Nacia Libera partio (germane Nationalliberale Partei (NLP) estis politika partio en la Germana Imperio. ĝi estis establita en 1867 kaj ekzistis ĝis 1918.
La Nacia Libera Partio estiĝis post disiĝo de la Germana Progresa Partio en 1866. Je alvoko de 15 membroj de la Pogresa Partio kaj 9 membroj de la maldekstra Germana Centra Partio (Centrum) en septembro de 1866, estiĝis la unua frakcio de la Nacia Libera Partio la 17-an de novembro 1866 en la Prusa parlamento. La frakcio havis 19 membrojn, inter ili Heinrich von Hennig, Karl Twesten, Eduard Lasker, Friedrich Hammacher kaj aliaj.
Programo
[redakti | redakti fonton]Kerno de la partia programo estis la nacia unuigo per militistaj metodoj je ideoj de Otto von Bismarck, parlamenta kaj konstitucia jurŝtato kaj transformigo de la Germana Imperio al moderna industria ŝtato.
19-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Post fondiĝo de la Germana Imperio, la Nacia Libera Partio atingis 30,2 % en la elektoj de 1871 kaj iĝis plej forta frakcio de Reichstag.
Post eksiĝo de maldekstra grupo (1880) el la partio, la NLP kunlaboris pli kaj plik un la konservativaj fortoj. En aŭgusto de 1887 forlasis la partion 28 gvidantaj politikistoj, el la maldekstra branĉo, ĉar ili ne apogis la reenkondukon de la protekta dogano.
La partio atingis en la elektoj de 1912 nur 13,6 %, dum la unua mondmilito forte apogis la militajn klopodojn. Post la novembra revolucio (1918), la partio disfalis, la maldekstruloj aliĝis al la Germana Demokrata Partio (DDP), la dekstruloj al la Germannacia Popolpartio (DNVP).
Plimulto de la partio fondis - kun gvido de Gustav Stresemann - la Germanan Popolan Partion (Deutsche Volkspartei) (DVP), kiu ofte estis membro de la registaro, dum la Vejmara Respubliko.
Reprezentantoj
[redakti | redakti fonton]Gvidaj reprezentantoj de la partio estis Rudolf von Bennigsen, Johannes von Miquel, Ludwig Bamberger, Eduard Lasker, Friedrich Hammacher, Gustav Haarmann, Arthur Johnson Hobrecht, August Metz kaj Friedrich Oetker en Hesio kaj en prusa provinco Hesio-Nasaŭo, Karl Twesten kaj Hans Victor von Unruh en la 19-a jarcento, Ernst Bassermann, Robert Friedberg kaj Gustav Stresemann ĝis disiĝo de la partio.