Najib Mikati
Najib Mikati | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
نجيب ميقاتي | |||||
Naskonomo | محمد نجيب عزمي ميقاتي | ||||
Naskiĝo | 24-an de novembro 1955 (69-jaraĝa) en Tripolo | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Ŝtataneco | Libano ![]() | ||||
Alma mater | Usona universitato de Bejruto ![]() | ||||
Partio | Alianco de la Oka de Marto Azm Movement (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Taha Mikati (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto entreprenisto ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Najib MIKATI (arabe نجيب ميقاتي; naskita la 24-an de novembro 1955 en Tripolo) estas saud-arabia-libana politikisto kaj entreprenisto en la telekomunika industrio. Li estis ĉefministro de Libano en 2005, de 2011 ĝis 2014 kaj estas ekde julio 2021 [1]. Li estas konsiderata por-siria, ĉar li estas persona amiko de la tiea antaŭa prezidanto, Baŝar al-Asad [2].
Laŭ Forbes, Mikati estas la plej riĉa persono en Libano, kun netvaloro de 2,8 miliardoj USD aktuale en 2023 [3]. Li estis multfoje akuzita pri korupto, same kiel pri kontraŭleĝa ricevo de profitoj. Mikati havas proksimajn rilatojn al la siria registaro, kaj gvidis plurajn telekomunikajn projektojn en Sirio kaj Libano [4][5].
En la Pandora Papers, grava datuma liko pri impostaj paradizoj publikigita en 2021, li estas nomita kiel akciulo, direktoro aŭ profitanto de eksterlandaj kompanioj. De lia tria oficperiodo en registaro plej malfrue, li malhelpis registarajn enketojn pri korupto.
Li estas diplomiĝinto de la Usona Universitato de Bejruto kaj havas magistron en komerca administrado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Mikati's makeshift Lebanese government to assume presidential powers (31 October 2022). Alirita 1 November 2022 .
- ↑ "Lebanon Turns to Billionaire Tycoon to Form Next Government", 26 July 2021.
- ↑ . Najib Mikati − World's Richest Arabs 2023 (en-US). Alirita 2023-07-20 .
- ↑ . Meet the Mikati Brothers: The Myanmar Communications Kings (en-US) (2021-08-05). Alirita 2021-08-23 .
- ↑ . Q&A With Lebanon's P.M. Najib Mikati (angle) (2011-08-15). Alirita 2024-03-10 .