Saltu al enhavo

Narbonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Narbono)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Narbonne (stacidomo).
Narbonne
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
INSEE kodo 11262 [+]
Poŝtkodo 11100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 56 692  (2022) [+]
Loĝdenso 328 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 11′ N, 3° 0′ O (mapo)43.1847222222223.0036111111111Koordinatoj: 43° 11′ N, 3° 0′ O (mapo) [+]
Alto 285 m [+]
Areo 172,96 km² (17 296 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Narbonne (Aude)
Narbonne (Aude)
DEC
Situo de Narbonne
Narbonne (Francio)
Narbonne (Francio)
DEC
Situo de Narbonne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Narbonne [+]
vdr

Narbonne [narBON] (okcitanlingve: Narbona [narbuno], esperante eventuale Narbono, kvankam ĝis nun sen iu ajn referenco)[1] estas urbo en suda Francio, la plej granda urbo de la departemento Aude (50 000 loĝantoj) sed ne estas ĝia ĉefurbo. Ĝi estas malnovega urbo, iam ĉefurbo de romia provinco Gallia Narbonensis. Oni foje pro tio kromnomas ĝin "la Unua Filino de Romo".

El tiu tempo ĝi ankoraŭ posedas kelkajn monumentojn: parton de la romia vojo "Via Domitia", subteran bazaron la "Horreum", forumon. Sed la ĉefaj vidindaĵoj de Narbonne estas sendube la gotika katedralo, unu el la plej altaj de Francio, la ĉefepiskopa palaco, nun muzeo pri belaj artoj, kiu ankaŭ posedas la duan plej riĉan kolekton de antikvaĵoj post Romo, la mezepoka urbocentro kaj la kanalo.

Narbonne ĝuas agrablan pozicion proksime de la Mediteranea Maro kaj la lagunoj (naturprotektita medio) kaj meze de la vinberoj de Corbières kaj Minervois.

Esperanto en Narbonne

[redakti | redakti fonton]

Tie okazis kongreso de SAT en 1964.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La asertita "esperanta formo Narbono" povus esti facile fabrikita el la okcitana formo, sed pri esperanta urbonomo ĝis nun mankas ĉia referenco: la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono 1970 ĝis 2020 ne mancias ĝin, same ne la vortaro Grand Dictionnaire Espéranto-Français 1957-1994 de Gaston Waringhien nek la Grand Dictionnaire Français-Espéranto de Ĵak le Puil kaj Jean-Pierre Danvy kaj eĉ la artikolo "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" en retejo de la asocio SAT-Amikaro, kiu mencias vere multajn esperantigojn de francaj urboj, inkluzive de ĉiuj departementaj ĉefurboj, sed Narbonne ne estas ĉefurbo, sekve ne listigas ĝin. Povus esti, ke el la materialoj de la SAT-kongreso de 1964 aŭ de loka, regiona aŭ nacia bulteno estus mencio pri tia formo, sed tia fonto ĝis nun ne troveblis kaj sekve estas tre dubinda - krom se oni vere notus ĝin ĉi tie.