Natria dodekila-benzeno-sulfonato
Natria laŭrila-benzeno-sulfonato | |||
![]() | |||
Kemia strukturo de la Natria dodekila-benzeno-sulfonato | |||
![]() | |||
Tridimensia strukturo de la Natria dodekila-benzeno-sulfonato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 25155-30-0 | ||
ChemSpider kodo | 30411 | ||
PubChem-kodo | 23667983 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Helflava pulvoro | ||
Molmaso | 348,482228 g mol−1 | ||
Smiles | CCCCCCCCCCCCC1=CC=CC=C1S
(=O)(=O)[O-].[Na+] | ||
Denseco | 0,855 - 0,870 g/cm3 | ||
Solvebleco | Akvo:0.8 mg/ml sub 25 °C | ||
Mortiga dozo (LD50) | 650 mg/kg (muso, buŝa) | ||
Merck Index |
| ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 R37/38 R41 R51 | ||
Sekureco | S26 S27 S36/37/39 S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H318 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+312, P330, P305+351+338, P310 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria dodekila-benzeno-sulfonato, (NDBS) 4-dodekila-p-benzeno-sulfonato de natrio aŭ C18H29NaO3S estas organika kombinaĵo derivita el natrio, laŭrata acido kaj benzenosulfonata acido. Ĝi estas flaveca olea likvaĵo, milde toksa, solvebla en akvo kaj uzata kiel surfaktanto kaj emulsianto kun ŝaŭmigaj kaj humidigaj proprecoj.[1].
Ĝenerale ĝi komerce trovatas kiel miksaĵo da interligitaj sulfonatoj kaj ĝi estas la ĉefa komponaĵo de la likvaj sapoj uzataj en lavbutikoj[2]. NDBS estas sensiva al akvomalmoleco kaj ne facile oksidiĝas. Ĝi estas forta ŝaŭmiganto kaj troviĝas kiel komponaĵo de pluraj aldonaĵoj.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]La plejmulto el la dodekilasulfonatoj estas membroj de la lineara alkilaj benzenosulfonatoj, signifante ke la dodekila grupo (C12H25) estas branĉosena. La dodekila grupo ligiĝas al la 4-a pozicio de la grupo benzenosulfonata. Linearaj dodekila-4-benzenosulfonataj anjonoj povas ekzisti laŭ ses izomeroj (ne parolante pri la optikaj izomeroj), depende de la karbono de la dodekila grupo kiu estas aneksita al la benzena ringo.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Bilionoj da kilogramoj ĉiujare produktiĝas. La plej ordinara maniero pri produktado je NDBS estas unue pere de alkiligo de la benzeno uzante fluoridan acidon kiel katalizilon. La dodekilabenzeno purigita (kaj ĝiaj derivaĵoj) estas tiam sulfonigitaj kun sulfura trioksido por estigi la sulfonatan acidon. Sekve, la sulfonata acido estas neŭtraligita per natria hidroksido.
La biodegradebleco de la NDBS estis bone esplorita kaj estas influita de la izomerigo. La salo de lineara katena havas mortigan dozon je 2,3 mg/litro por fiŝoj, ĉirkaŭ 4-oble pli toksa ol la branĉigita kombinaĵo, tamen, la lineara kombinaĵo biodegradiĝas pli rapide, igante ĝin sekura elekto kun la tempopaso. Ĝi rapide biodegradiĝas sub aerobaj kondiĉoj kun duonvivo je ĉirkaŭ 1-3 semajnoj; oksidiva degradiĝo komencas en la alkila kateno. Sub anaerobaj kondiĉoj ĝi degradiĝas tre malrapide aŭ tute ne degradiĝas, igante ĝin ekzisti en pli altaj koncentriĝoj en reziduaj kotoj, tamen, tio ne vere kaŭzas maltrankvilon pro tio ke ĝi rapide degradiĝas en medio kun oksigeno.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sigma Aldrich
- Santa Cruz Biotechnology Arkivigite je 2015-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Chemical Book
- Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 3, George A. Burdock
- Surfactants in Cosmetics, Second Edition,, Martin Rieger, Linda D. Rhein
- Advanced Organic Chemistry, Arun Bahl
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IRO Group
- ↑ Handbook of Green Chemicals, Michael Ash