Ĝi uzatas por purigado de aldehidoj kaj ketonoj. La reduktaj kaj sulfonatigaj proprecoj de natria metabisulfito donas al ĝi diversutilajn aplikojn. Ĝi uzatas kiel oksigenpuriganto por forigado de dissolvita oksigeno en reziduaj akvoj kaj tuboj. Bisulfito estas reduktiva blankigagento. Ĝi reduktas karbonilajn grupojn (R-C=OH) en alkoholajn grupoj (R-CH2OH), kiuj kelkfoje agas kiel kolorigiloj por la substancoj.
Ĝi uzatas en la blankiga procezo de la mekanika lignopulpo, kotono, lano kaj kaolina argilo. Inter aliaj aldonaj uzoj aplikiĝas kiel anti-oksidanto, harondiga agento, kaj ensiligagento[5]. Industrie, natria pirosulfato uzatas en la ledotraktado, nutro- kaj drinko- procezado, gaspurigado, forigado de klorotroo, krom multaj aliaj uzoj. Kemie, natria pirosulfato uzatas kiel reduktagento en kemia manufakturado. Ĝi estas alternativo al sulfura duoksido kiu estas uzata por sterilizado de ekipaĵaro. Kiam hejtata, natria pirosulfato povas eligi damaĝajn gasojn.