Corbillos de los Oteros
Corbillos de los Oteros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24225 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 183 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 24′ N, 5° 28′ U (mapo)42.406388888889-5.4588888888889Koordinatoj: 42° 24′ N, 5° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 792 m [+] | ||
Areo | 31,8 km² (3 180 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Corbillos de los Oteros [+] | |||
Corbillos de los Oteros [korBIljos delosoTEros] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Los Oteros. Corbillos de los Oteros estas komprenebla etimologie kiel Korvetoj de la Montetoj, kie la Montetoj aŭ Oteros estas aludo al la areo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Corbillos de los Oteros, Nava de los Oteros, Rebollar de los Oteros kaj San Justo de los Oteros, okupas totalan areon de 31,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 193 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 28 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj kaj beto) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).