Nazumo
Aspekto
(Alidirektita el Nazpinĉilo)

Nazumo estas tipo de okulvitroj, fiksitaj sur la nazo per pinĉa risorto.[1] Tio signifas, ke tiuj okulvitroj ne apogas sin sur surorelaj bastonetoj. Ĝi estis populara en la 19-a jarcento, sed jam aperinta el la 15-a jarcento antaŭen. La plej modernaj aperis en la 1840-aj jaroj kaj atingis sian pintan popularecon ĉirkaŭ 1880 al 1900.
Por kelkaj famuloj tiu elemento formas gravan parton de la aspekto per kiu ili estas konataj, ekzemple Anton Ĉeĥov.