Nederlanda Nacia Holokaŭsta Muzeo
Nederlanda Nacia Holokaŭsta Muzeo | ||||
---|---|---|---|---|
![]() | ||||
Holocaust museum (en) ![]() muzeo ![]() | ||||
Lando | Nederlando vd | |||
Situo | Amsterdamo | |||
Adreso | Plantage Middenlaan 27, 1018DB Amsterdam | |||
Poŝtkodo | 1018DB | |||
Situanta sur | Plantage Middenlaan | |||
Arkitekto(j) | Office Winhov vd | |||
Estiĝo | 2016 | |||
Koordinatoj | 52° 22′ 1″ N, 4° 54′ 40″ O (mapo)52.3668611111114.9111111111111Koordinatoj: 52° 22′ 1″ N, 4° 54′ 40″ O (mapo) | |||
| ||||
Parto de | Jewish Cultural Quarter vd | |||
Retpaĝo | https://jck.nl/locatie/nationaal-holocaustmuseum | |||

La Nederlanda Nacia Holokaŭsto-Muzeo (nederlande Nationaal Holocaust Museum) estas nederlanda muzeo kiu traktas la holokaŭston en Nederlando. La muzeo situas en la antaŭa Hervormden Kweekschool (reformita antaŭlernejo) kontraŭ la Hollandsche Schouwburg en Amsterdamo. La muzeo estas parto de la Juda Kultura Kvartalo Amsterdamo (nederlande Joods Cultureel Kwartier) kaj proksime de monumento kiu estis oficiale inaŭgurita en 2021 [1].
Dum la holokaŭsto, tri kvaronoj de la judoj de la lando, la plej alta procento en Okcidenta Eŭropo, entute 102 000 homoj, estis murditaj dum la germana okupacio de Nederlando de 1940-1945. Tamen precize en tiu konstruaĵo, pli ol 600 da infanoj kiuj estis portempe loĝigitaj tie estis prenitaj al sekuraj lokoj kaj savitaj helpe de la rezista movado [2].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La historio de la sistema persekuto de judoj estas prezentita en la muzeo tra montrado de objektoj, fotoj, filmoj, kaj instalaĵoj. Unu halo estas ornamita kun rasaj leĝoj kaj regularoj koncerne la ekskludon de judoj. Tiu halo enhavas ĉiujn leĝojn limigantajn la rajtojn de judoj en Nederlando realigitaj fare de la nazia okupacio. La celo de la ekspozicio estas montri kiel la nazia reĝimo, kun la helpo de nederlandaj ŝtatoficistoj, malhumanigis judojn eĉ antaŭ ol ili estis prenitaj al la ekstermkoncentrejoj. Tiu ilustras ilian laŭgradan senrajtigon kaj izolitecon. Personaj havaĵoj de kelkaj el la viktimoj ankaŭ povas esti viditaj en vitrinoj. En la muzea korto troviĝas arta instalaĵo de la artisto Gabriel Lester.
Male al aliaj holokaŭsto-muzeoj, kiuj tendencas al malhelaj koloroj, tiu ĉi muzeo estas hela kaj inundita de lumo. Ĉar "la koloro de la holokaŭsto estas hela. Ĝi ne estis malluma, ĝi okazis en plena taglumo", laŭ Emil Schreiber, Ĉefoficisto de la Juda Kultura Kvartalo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Joods Cultureel Kwartier. Nationaal Holocaust Museum (nederlande). Joods Cultureel Kwartier, Amsterdam (2024). Alirita la 19-an de marto 2024 .
- ↑ Speech by King Willem-Alexander at the opening of the National Holocaust Museum. Royal House of the Netherlands. Alirita la 19-an de marto 2024 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nederlandaj Judoj
- Nederlanda Rezista Muzeo (Verzetsmuseum)
- Nacia Holokaŭsta Monumento de Nomoj
- NIOD Instituto por Milito, Holokaŭsto kaj Genocido-Studoj
- La Holokaŭsto en Nederlando
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (en la nederlanda)