Korea Laborista Partio
Korea Laborista Partio | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
![]() | ||
partio ![]() | ||
Komenco | 30-a de junio 1949 vd | |
Antaŭe | Laborista Partio de Nord-Koreio vd | |
Lando(j) | Nord-Koreio vd | |
Sidejo | Placo Kim Il-sung | |
Ideologio |
Kimilsungismo-Kimĝongilismo • Ĉuĉe-ideologio • Armea Unuaeco • korea naciismo • reunuiĝo de Koreio • paralela antaŭenigo | |
Fondinto(j) | Kim Il-sung vd | |
Ĉefestro(j) | Kim Ĝong-un (2012–) Kim Ĝong-il (1997–2011) Kim Il-sung (1949–1994) ![]() | |
Posedatoj | Rodong Sinmun ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/da/Flag_of_the_Workers%27_Party_of_Korea.svg/250px-Flag_of_the_Workers%27_Party_of_Korea.svg.png)
Korea Laborista Partio (koree 조선로동당 Joseon Rodongdang prononco: ĉoson rodongdang) estas reganta partio de la Korea Popol-Demokratia Respubliko (lando konata kiel Nord-Koreio). Korea Laborista Partio (KLP) regas ekde la fondiĝo de la popol-demokratia respubliko en 1949 (tiam kunfandiĝis Laborista Partio de Nord-Koreio kaj Laborista Partio de Sud-Koreio).
Ĝia ĝenerala sekretario estis Kim Il-sung de 1949 ĝis 1994, Kim Ĝong-il de 1994 ĝis 2011 kaj Kim Ĝong-un de 2011. Ĝi estas unu el tri politikaj partioj en Nord-Koreio.
Eksterlande oni ofte taksas la partion stalinista. KLP havas sian propran ideologion (vidu ĝuĉeo), kiun ĝi konsideras supera kompare al marksismo-leninismo.