Oka Asajiro
Aspekto
(Alidirektita el OKA Asajiro)
Oka Asajiro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1868 en Gubernio Ŝizuoka |
Morto | 2-an de majo 1944 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Tokio Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo Universitato de Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | zoologo esperantisto biologo |
OKA Asajiro 丘 浅次郎 [oka asaĵirō], japano, profesoro de alta pedagogia lernejo de Tokio. Naskiĝis 18 nov. 1868 en Sizuokaken, mortis en 2 majo 1944.
Li estis fama biologo, kiu popularigis Darvinismon en Japanio. Esperantisto de marto 1891, li estis la plej malnova Japana Esperantisto.
OKA ellaboris projekton de internacia lingvo „Zilengo“, 1890, sed tiam ne publikigis ĝin.