Okumura Rinzo
Aspekto
(Alidirektita el OKUMURA Rinzo)
OKUMURA Rinzo (奥村林蔵 [okumura rinzo:]; 13-an de aprilo 1912 - 18-an de aŭgusto 2000) estis japana esperantisto dum 70 jaroj, instruisto kaj delegito de UEA pri instruado ekde 1956.
Li naskiĝis en Ŭakajama-prefektujo.
Li aktivis en la lerneja Esperanto-movado instruante matematikon en Ikuno-Altlernejo de Osaka-prefektujo. Li verkis du hajkarojn (Guto da roso, 1980, 1996) kaj tradukis Historiajn popol-rakontojn de Ikuno (1990), Distrajn legendojn de Hirano (1992) kaj Folklorojn de Kiŝiŭada (1998).
Li mortis en malsanulejo en Osako pro pneŭmonio
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Guto da roso, 1980, 1996
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Historiaj popol-rakontoj de Ikuno (1990)
- Distraj legendoj de Hirano (1992)
- Folkloroj de Kiŝiŭada (1998).