Iama provinco Kasajo Okcidenta
Iama provinco Kasajo Okcidenta | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+] | |||
Lando | Demokratia Respubliko Kongo | ||
Koordinatoj | 6° S, 22° O (mapo)-5.922.45Koordinatoj: 6° S, 22° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Kananga | ||
- koordinatoj | 6° S, 22° O (mapo)-5.922.45Koordinatoj: 6° S, 22° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 154 742 km² (15 474 200 ha) [+] | ||
Areo | 154 742 km² (15 474 200 ha) [+] | ||
ISO 3166-2 | CD-KW | ||
Iama provinco Kasajo Okcidenta | |||
Vikimedia Komunejo: Kasaï-Occidental [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La iama provinco Kasaï-Occidental respektive provinco Kasajo Okcidenta (kontraste al provinco Kasaï-Oriental respektive provinco Kasajo Orienta) estis unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kiu kovris la centran-okcidentan parton de la lando ĝis la jaro 2015. Ĝi kaj la kompleta geografia regiono el orienta plus okcidenta provinco Kasaï havas sian nomon laŭ la rivero Kasaï, de kies akvo dependas la faŭno kaj flaŭro de la regiono. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 5 366 068 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estis 154 742 kvadrataj kilometroj, el tio rezultis loĝdenso de 35 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estis la urbo Kananga. Aliaj urboj estis Tshikapa, Ilebo, kaj Mweka. Oficiala lingvo en la provinco estis la franca, nacia lingvo la luba.