Saltu al enhavo

Oklahoma City Thunder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oklahoma City Thunder
emblemo
basketbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1967 vd
Antaŭe Seattle SuperSonics vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Oklahomurbo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La klubo Oklahoma City Thunder - prononco laŭ sistemo IFA [ˌə͡ʊklɐhˈə͡ʊmə sˈɪti θˈʌndə], esperantlingve Oklahomurbaj Tondroj - estas klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en Oklahomurbo, Oklahomo, kiu fondiĝis en 1967 je la nomo Seattle SuperSonics en la urbego Seatlo de Oregono, kiaj nur post la basketbala sezono 2007/2008 la tuta klubo kaj aparte ĝia profesia unua vira teamo translokiĝis al Oklahomurbo. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Nordokcidenta Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 11-a de novembro 2020 estas Mark Daigneault. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 2008 okazigas en la stadiono Paycom Center.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la stadiono Paycom Center
teksto2
teksto2