Okubo Toshimichi
Aspekto
(Alidirektita el Okubo Toŝimiĉi)
Okubo TOSHIMICHI, aŭ en Esperanto Okubo Toŝimiĉi, estis politikisto[1] el Japanio, kiu naskiĝis la 26-an de septembro 1830, en Kagoŝima, Kjuŝuo. Li mortis 47-jaraĝa, la 14-an de majo 1878. Li estis samurajo kaj nome unu el la tri nobeloj kiuj kondukis al la Reformo Mejĝi. Tiele li estas konsiderata unu el la ĉefaj fondintoj de moderna Japanio.

Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Saigō Takamori
- Kido Takajoŝi