Saltu al enhavo

Villablino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orallo)
Villablino
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 845  (2023) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 56′ N, 6° 19′ U (mapo)42.939722222222-6.3169444444444Koordinatoj: 42° 56′ N, 6° 19′ U (mapo) [+]
Alto 1 015 m [+]
Areo 228,24 km² (22 824 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villablino (Provinco Leono)
Villablino (Provinco Leono)
DEC
Situo de Villablino
Villablino (Hispanio)
Villablino (Hispanio)
DEC
Situo de Villablino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villablino [+]
vdr

Villablino [biljaBLIno] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco, en la tradicia areo Laciana, inter la komarkoj Babia, Omaña, El Bierzo kaj Asturio. Villablino estas komprenebla etimologie kiel Vilaĝo de Plinio, de Flako, aŭ iu alia loĝanto. En ties teritorio estas la Akvorezervejo de Barrios de Luna.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Grava strato.
Monumento al Ministoj.
Villablino kaj Akvorezervejo de Las Rozas fone.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Caboalles de Abajo, Caboalles de Arriba, Lumajo, Llamas de Laciana, Orallo, Rabanal de Abajo, Rabanal de Arriba, Rioscuro, Robles de Laciana, Sosas de Laciana, Villablino, Villager de Laciana, El Villar de Santiago kaj Villaseca de Laciana, okupas totalan areon de 228,24 km² ĉe rivero Sil.

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 8 226 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 7 000 loĝantojn el la 1990-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 45 km de Leono, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Cangas del Narcea (Asturio), Somiedo (Asturio), Cabrillanes, Degaña (Asturio), Palacios del Sil kaj Murias de Paredes.

Estas restaĵoj de antaŭromiaj kastrumoj kaj multaj el romia epoko ĉefe rilate al la orminado. Estas ankaŭ rakontoj pri batalo inter suevoj kaj vandaloj kaj pri alia inter kristanoj kaj islamanoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. En 1090 jam estis romanika preĝejo de Robles de Laciana. Alfonso la 10-a havigis la 24an de Marto 1270 dokumenton kiu garantiis al la lokanoj de Laciana imunecon kaj liberecon antaŭ la grafoj de Luna kaj de Toreno. Sekvis konfliktoj inter la lokanoj kaj la nobeloj.

Ekde la komenco de la 20-a jarcento disvolviĝis la karbominado, kio rezultis en plifortigo de la laborista movado, kio siavice rezultis en partopreno en la Asturia revolucio de 1934 kaj en la Hispana Enlanda Milito flanke de la Hispana Dua Respubliko. Dum la Frankisma diktaturo aperis en la areo ĝermoj de tio kio poste iĝos sindikato CC.OO.. En 1992 okazis marŝo de 500 ministoj al Madrido proteste pro la dekadenco de minado kaj industrio en la areo. Urbestroj estis maldekstruloj, dum la demokratia epoko.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj), poste karbominado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, industria arkeologio, piedirado, natura gravo de flaŭro kaj faŭno -urogalo, urso, lupo ktp.- vintra turismo, skiejo, kuirarto).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]