Godlevska emberizo
Aspekto
(Alidirektita el Orienta rokemberizo)
Godlevska emberizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Godlevska emberizo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Emberiza godlewskii (Taczanowski, 1874) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Godlevska emberizo (Emberiza godlewskii) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Pakistano, Barato, Kazaĥio, Mongolio, Birmo kaj orienta Rusio en Siberio. Ties natura habitato estas moderklimata arbustaro.
Ĝi estas birdo kun grizaj vizaĝo kaj supra brusto, strieca krono kaj nuko, bruna strieca dorso kaj helbrunaj subaj partoj. En vizaĝo estas nigraj traokula kaj mustaĉa strioj kiuj kuniĝas per malhelbruna strio en orelareo. La supra makzelo estas pli malhela.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Emberiza godlewskii. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|