Orlando Magic
Orlando Magic | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
basketbala teamo ![]() | ||
Komenco | 1989 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Orlando | |
Posedatoj | Laglanda Magio ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La klubo Orlando Magic - prononco laŭ sistemo IFA [ɔːlˈandə͡ʊ mˈad͡ʒɪk], esperantlingve Orlanda Magio - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fake basketbalo en Orlando, Florido , kiu fondiĝis en 1989. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Sudorienta Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 11-a de julio 2021 estas Jamahl Mosley. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 2010 okazigas en la stadiono Kia Center, kiu tamen havas sian nunan nomon nur ekde 2023 kaj antaŭe nomiĝis Amway Center.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]![]() la stadiono Kia Center |
![]() - en 2015 sub la nomo Amway Center |