Ortangulo
Aspekto
(Alidirektita el Ortangula)
Ortangulo (aŭ rektangulo[1]) estas paralelogramo, kies anguloj estas ĉiuj ortaj. Se la laterlongoj estas a kaj b, en eŭklida geometrio, la perimetro de la ortangulo estas 2(a + b) kaj ties areo estas a × b.
Kvadrato estas specifa ortangulo, kies lateroj estas samlongaj. La alia specifa ortangulo estas la ora ortangulo.
Difino
[redakti | redakti fonton]Ortangulo estas kvarlatero kun kvar ortaj anguloj kaj ĝi estas paralelogramo kun orta angulo.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝi havas kvar ortajn angulojn.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj estas samlongaj.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj kruciĝas meze.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj lateroj estas samlongaj.
- Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj lateroj estas paralelaj.
Se rilatumo de longoj de lateroj de ortangulo estas racionala, la ortangulo povas esti disdividita je finia kvanto da kvadratoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dum NPIV konsideras evitenda la terminon rektangulo, ĝi akceptas la alian neologismon ortogramo pro ĝia analogio al la vortfarado de paralelogramo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|