Toral de los Vados
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Toral de los Vados (stacidomo). |
Toral de los Vados | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24560 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 779 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 74 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 33′ N, 6° 47′ U (mapo)42.542777777778-6.7761111111111Koordinatoj: 42° 33′ N, 6° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 530 m [+] | ||
Areo | 24,13 km² (2 413 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Toral de los Vados [+] | |||
Toral de los Vados [toRAL delosBAdos] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Toral de los Vados estas etimologie rilatebla al Taŭrejo de la Vadejoj, kiel aludo al iu vadejo ĉe rivero Sil; prie estas simboloj en la malsupra duono de la blazono. Ĝis la 3-a de majo 2010 la municipo estis nomita Villadecanes [biĝadeKAnes] (Vilaĝo de hundoj), pasando entonces a tomar la denominación de Toral de los Vados. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan, kvankam leona toponimio sugestas, ke la iama lingvo estis leona, poste superita de la galega.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Iglesia del Campo, Otero, Paradela de Arriba, Paradela del Río, Parandones, Penedelo, Peón, Sorribas, Toral de los Vados, Valiña kaj Villadecanes, okupas totalan areon de 24,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 809 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 133 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villafranca del Bierzo, Cacabelos, Carracedelo, Corullón, Sobrado kaj Carucedo.
Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj, fruktoj kaj legomoj), brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Industrio temas pri cemento kaj aluminio.