Padilla de Abajo
Padilla de Abajo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09109 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 67 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 24′ N, 4° 11′ U (mapo)42.407777777778-4.1766666666667Koordinatoj: 42° 24′ N, 4° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 800 m [+] | ||
Areo | 28 km² (2 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Padilla de Abajo [+] | |||
Padilla de Abajo [paDIlja deaBAĥo] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Padilla de Abajo estas etimologie komprenebla kiel Malsupra Padilla, alude al la nobela familio Padilla.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 75 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 51 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas inter la riveroj Odra kaj Pisuerga, en rivera ebenaĵo inter la stepoj de Castrojeriz kaj la deklivaroj de Peña Amaya. Ŝosee la loĝloko estas inter Osorno la Mayor kaj Burgoso, kaj pli precize inter Melgar de Fernamental okcidente kaj Olmillos de Sasamón.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la teritorio estas kelkaj mejloŝtonoj de la Via Aquitania inter Astorga kaj Sasamón.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi nomiĝis Padiella de Yuso kaj estis lulilo de la nobela familio Padilla kiu eĉ havigis reĝino al Kastilio, nome María de Padilla. Ĝi aperis menciita en la Libro de las Behetrías, kiu inkludas ĝin en la komunumaro Merindad de Castrojeriz.
Padilla de Abajo formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos, estre de la Duko de Infantado, Pedro Alcántara de Toledo y Silva (1729-1790), kiu nomumis ordinaran urbestron.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la Sanktaj Johanoj kaj la ermitejo.