Pafilo
Pafilo, pafarmilo, aŭ pulvopafilo estas tipo de armilo, kies kineta energio venas per eksplodeto de kemiaĵo en la pafaĵo. En malnovaj pafiloj, la kemiaĵo estis pulvo, nuntempe oni uzas senfuman pulvon.
La unuaj prapafiloj estis inventitaj en Ĉinio en la 13-a jarcento kiam la unu-persona portebla lanco estis kombinita kun pafaĵoj.[1] La teknologio laŭgrade disvastiĝis tra la resto de Orienta Azio, Suda Azio, Meza Oriento kaj poste en Eŭropon. En malnovaj pafiloj, la elpelanto kutime estis nigra pulvo, sed modernaj pafiloj uzas senfuman pulvon aŭ aliajn alpelantojn. Modernaj pafiloj (kun la notinda escepto de senstriaj pafiloj) plejparte havas strihavajn paftubojn por havigi turnomovon al la pafaĵo por plibonigi flugostabilecon.
Funkciado
[redakti | redakti fonton]Pafo
[redakti | redakti fonton]Pafiloj plejparte uzas la premon de gaso entenata de la paftubo por akceli la kuglon ĝis altega rapido, kvankam aliaj similaj armiloj akcelas ĝin per alia mekanismo. La preman gason estigas brulo, kutime de pulvo. La principo similas al tiu de eksplodmotoro krom tio, ke ĉe pafilo la kuglo eliras el la tubo, dum ĉe eksplodmotoro la piŝto transdonas sian movon al aliaj partoj de la motoro kaj revenas tra la cilindro. La brulo okazas kiel deflagracio se la armilo funkcias normale, t.e. ĝi progresas tra la brulaĵo je subsona rapido, eĉ se ĝi povas produkti pli rapidajn gasojn. Tio limigas la elĵetan rapidon de la kuglo sub maksimumo de 2000 m/s. Por superi tiun limon, aliaj specoj de pafiloj, ekzemple elektromagnetaj pafilegoj, estas esplorataj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni diras ke la unuaj prapafiloj estis inventitaj ĉirkaŭ la jaro 1250 en Ĉinio kiam la hom-portebla pafebla lanco (bambuo aŭ metaltubo tra kiu oni povus pafi bruligita pulvo) estis kombinita kun pafaĵoj kiaj metaleroj, rompitaj porcelanaĵoj, aŭ sagoj.[1][2] Historiisto W.H.B. Smith diras ke la Greka fajro antaŭis la komencan ĉinan teknologion je ĉirkaŭ 600 jaroj kaj ke la origino de pulvo kaj pafiloj estas nekonata ĉar registroj estis mistradukitaj kaj miscititaj.[3]
La unua bildigo de pafarmilo estas skulptaĵo en kaverno en Sichuan, Ĉinujo. La skulptaĵo datiĝas de la 1100-aj jaroj kaj estas tiu de persono portanta vazforman bombardilon kun flamoj kaj kuglego elirinta[4]. La plej malnova konservita pafilo, farita el bronzo, estis datita de 1288, ĉar oni trovis ĝin en ejo en la nuntempa distrikto Acheng en Hejlongĝjango, en nordorienta Ĉinujo, kie la Yuan Shi raportas pri bataloj en tiu epoko[5]. La pafilo havis tubon de 6.9 coloj kaj diametro de 1 colo, pulvujon de 2.6 coloj kaj tenilon. Ĝi estis 13.4 colojn longa kaj 7.8 funtojn sen la tenilo, kiu estus farita el ligno.[6]
Eŭropanoj, araboj kaj koreoj kreis pafilojn en la 1300-aj jaroj[7]. Turkoj, irananoj kaj hindoj havis pafilojn antaŭ la 1400-aj jaroj, kiujn ili ricevis ĉiam rekte aŭ malrekte de eŭropanoj[8] La Japanoj ne akiris pafilojn ĝis la 16-a jarcento, kaj tiam el Portugaloj pli ol el la Ĉinoj.[7]
La disvolviĝo de pafiloj akcelis dum la 1800-aj jaroj kaj en la 1900-aj jaroj. Kulas-havado iĝis pli malpli universala standardo por la ŝarĝado de plej man-tenataj pafiloj kaj plue estas tia kun kelkaj notindaj esceptoj (kiaj haŭbizoj). Anstataŭ ŝarĝi unuopajn ŝarĝojn en armoj, oni adoptis stokejojn tenantajn multajn municiojn - tio helpis rapidan reŝarĝadon. Aŭtomataj kaj duon-aŭtomataj pafmekanismoj signifas ke nura sola soldato pafis multajn fojojn en unu minuto pli ol unuŝarĝa armilo povus pafi dum la daŭro de tuta batalo. Polimeroj kaj alojoj en pafilkonstruado faris armilojn progrese pli malpezaj kaj tiele pli facile aranĝeblaj. Municio ŝanĝis dum la jarcentoj el simple metalaj bulformaj pafaĵoj kiuj sonorilis la paftubon al kugloj kaj kartoĉojn fabrikitajn je alta precizeco. Speciale en la pasinta jarcento partikulara atento estis dediĉita al akurateco kaj al klopodoj por fabriki armilojn pli akuratajn ol iam ajn antaŭe. Pli ol ajn sola faktoro, pafiloj estis plinombritaj ĉefe pro la alveno de amasproduktado - ebligante armilfabrikantojn produkti grandajn kvantojn de armiloj je konsista standardo.
Specoj
[redakti | redakti fonton]Grava karaktero de pafilo estas la tipo de la interno de la paftubo. Ĉu ĝi estas strihava aŭ nestrieca, de tio dependas multaj gravaj karakteroj por ilia funkciado. Pafilo estas ja paftuba armilo kiu dedistance povas okazigi damaĝon al la celo lanĉante unu aŭ pliajn ĵetaĵojn pelitajn per altprema gaso en rapida ekspansio okazigita per eksoterma eksplodo (deflagracio) de kemia pelilo, historie nigra pulvo, nuntempe senfuma pulvo.[9][10][11]
Klasigo
[redakti | redakti fonton]En la armeo, pafiloj estas klasifikitaj en "pezajn" kaj "malpezajn" armilojn kun rilato al sia porteblo fare de soldatoj de infanterio. Malpezaj pafiloj estas tiuj kiuj povas esti facile portataj fare de individuaj infanterianoj (t.e. "porteblaj"), kvankam ili daŭre povas postuli multoblajn individuojn (skip-servitajn) por atingi optimuman funkcian kapablecon. Pezaj pafiloj estas tiuj kiuj estas tro grandaj kaj pezaj por esti portitaj piede, aŭ tro malstabilaj kontraŭ regreso kaj tial postulas la subtenon de armilplatformo (ekz. fiksa stando, kaleŝo kun radoj, veturilo, aviadilo aŭ akvoŝipo) por esti taktike moveblaj aŭ utilaj.
Las armas de fuego pesadas son aquellas que son demasiado grandes y pesadas para ser transportadas a pie, o demasiado inestables contra el retroceso y, por lo tanto, requieren el apoyo de una plataforma de armas (por ejemplo, un soporte fijo, un carruaje con ruedas, un vehículo, un avión o una embarcación acuática) para ser tácticamente móvil o útil.
Kategorio
[redakti | redakti fonton]La pafiloj dividiĝas en du ĉefaj kategorioj:
- Longaj pafiloj: Batalfusilo, maŝinpafilo, sturmofusilo, mitraleto, bullpup, karabeno, snajperfusilo, ekzakta fusilo, kontraŭmateriala fusilo, riglilfusilo, aŭtomata fusilo, duonaŭtomata fusilo, duonaŭtomata kartoĉfusilokaj pumpila kartoĉfusilo.
- Mallongaj pafiloj: Duonaŭtomata pistolo, revolvero kaj maŝinpistolo.
La sub-aro de malpezaj pafiloj, kiuj uzas nur kinetikajn ĵetaĵojn kaj estas sufiĉe kompaktaj por esti funkciigitaj plenkapacitaj fare de ununura (unu-servita) infanteriano, ankaŭ estas nomitaj "malgrandaj armiloj", hiponimo ofte referita per la vorto "pafilo", uzante ĝin kiel sinonimo en ofta uzado. Tiaj pafiloj inkludas pistolojn, revolverojn, kaj deringerojn, kaj longajn armilojn kiel ekzemple fusiloj (inkluzive de multaj subtipoj kiel ekzemple kontraŭ-materialaj fusiloj, kaŝpafiloj, nomumitaj pafistofusiloj, batalfusiloj, sturmpafiloj kaj karabenoj, ĉaspafiloj, kaj mitraletoj). personaj defendaj armiloj kaj taĉmentaj aŭtomataj armiloj/malpezaj maŝinpafiloj.[12]
Fabrikantoj
[redakti | redakti fonton]Inter la armilfabrikantoj de la tuta mondo, la ĉefaj fabrikantoj de pafiloj estas Browning, Remington, Colt, Ruger, Smith & Wesson, Savage, Mossberg (Usono), Heckler & Koch, SIG Sauer, Walther (Germanio), Česká Zbrojovka Uherský Brod (Ĉeĥio), Glock, Steyr (Aŭstrio), FN Herstal (Belgio), Beretta (Italio), Norinco (Ĉinio), Armilfabriko de Tula kaj Kalaŝnikov (Rusio), dum inter iamaj ĉefaj produktantoj menciindaes Mauser, Springfield kaj Rock Island Armory.
En 2018 la esplorado fare de Small Arms Survey raportis, ke estis pli ol unu miliardo da pafiloj distribuitaj tutmonde, el kiuj 857 milionoj (85 %) estis en la manoj de civiluloj.[13][14] Usonaj civiluloj sole respondecas pri 393 milionoj (ĉirkaŭ 46 %) de la tutaj pafiloj de la mondo tenitaj fare de civiluloj.[14] Tio estas ekvivalenta al "120.5 pafiloj por 100 loĝantoj."[14] La armitaj fortoj de la mondo kontrolas ĉirkaŭ 133 milionojn (ĉirkaŭ 13 &) de la tuta mondo de malgrandaj armiloj, el kiuj pli ol 43 procentoj apartenas al du landoj: la Rusa Federacio (30,3 milionoj) kaj Ĉinio (27,5 milionoj).[13] La ŝtataj agentejoj kontrolas nur ĉirkaŭ 23 milionojn (ĉirkaŭ 2 %) de la tutmonda totalo de malgrandaj armiloj.[13]
Manpafarmiloj aŭ Mallongaj pafiloj
[redakti | redakti fonton]La plej malgranda pafarmilo estas la manpafarmilo aŭ pistolo. Ekzistas el ili tri kutimaj tipoj: unupafaj pistoloj, revolveroj kaj duonaŭtomataj pistoloj. Manpafarmiloj diferencas de fusiloj pro sia mallongeco de paftubo kaj manko de ŝultra apogilo. Ili kutime ricevas malpli fortajn kartoĉojn kaj povas esti unuope aŭ duope (per ambaŭ manoj). Ekzemple en Hispanio la aktuala armilregularo asertas, ke mallonga pafilo estas pafilo kiu enhavas paftubon malpli ol 30 cm longan.
Pistoloj kaj revolveroj
[redakti | redakti fonton]La pistoloj estas armiloj uzeblaj per unusola mano kaj estas la plej malgrandaj el ĉiuj pafiloj. Tamen, la laŭleĝa difino de "pafilo" varias inter landoj kaj regionoj. Ekzemple, en sudafrika juro, "pistolo" signifas pistolon aŭ revolveron kiu povas esti tenita kaj pafita per unu mano.[15] En Aŭstralio, pafilleĝo konsideras pistolon kiel pafilon kiu povas esti portita aŭ kaŝita ĉirkaŭ la persono; aŭ povas esti tenita kaj pafita per unu mano; aŭ ne superante 65 cm.[16] En Usono, Titolo 18 de la Kodo de Federaciaj Regularoj kaj la ATF konsideras pistolon kiel pafilon kiu havas mallongan korpon kaj estas dezajnita por esti tenita kaj pafita uzante unu solan manon.[17][18]
Estas du oftaj specoj de pistoloj: revolveroj kaj duonaŭtomataj pistoloj. Revolveroj havas plurajn pafkamerojn aŭ "ŝarĝotruojn" en rotacia cilindro; ĉiu cilindrokamero estas ŝarĝata metante ununuran kartoĉon aŭ ŝargaĵon. Duonaŭtomataj pistoloj havas ununuran fiksan pafkameron maŝinprilaboritan en la malantaŭon de la paftubo kaj ŝarĝujon tiel ke ili povas esti uzataj por pafi pli ol unu raŭndon. Ĉiu premo al la ellasilo pafas kartoĉon, uzante la energion de la kartoĉo por aktivigi mekanismon tiel ke la venonta kartoĉo povas esti pafita tuj. Tio estas mala al revolveroj de "duobla ago", kiuj atingas la saman celon per mekanika ago ligita al la ellasilo.
Kun la invento de la revolvero en 1818, la pistoloj kapablaj je tenado de multoblaj raŭndoj iĝis popularaj. Kelkaj dezajnoj de mem-ŝarĝaj pistoloj ekaperis komenciĝante en la 1870-aj jaroj kaj plejparte anstataŭis revolverojn en armeaj aplikoj antaŭ la fino de la Unua Mondmilito. Fine de la 20-a jarcento, la plej multaj pistoloj regule portitaj fare de militistoj, policanoj, kaj civiluloj estis duonaŭtomataj, kvankam revolveroj daŭre estis vaste uzitaj. Ĝenerale parolante, duonaŭtomataj pistoloj estas uzitaj fare de armeaj kaj policaj fortoj pro sia alta ŝarĝokapacito kaj kapablo rapide reŝargi simple forigante la malplenan ŝargujon kaj enigante alian jam ŝarĝitan. Revolveroj estas tre oftaj inter pistolemuloj ĉar revolverkartoĉoj estas tipe pli potencaj ol kartoĉoj de duonaŭtomataj pistoloj de simila kalibro (kiuj estas dezajnitaj por mem-defendo) kaj la rezistemo, simpleco, kaj fortikeco de la revolverdezajno estas bone adapteblaj al subĉiela uzado. Revolveroj, precipe en .22 LR kaj 38 Special/357 Magnum, estas oftaj kaŝeblaj armiloj en jurisdikcioj kiuj permesas tiun praktikon ĉar ilia simpla mekaniko igas ilin pli malgrandaj ol multaj aŭtoŝargiloj daŭre estante fidindaj. Ambaŭ dezajnoj estas oftaj inter civilaj pafilposedantoj, depende de la intenco de la posedanto (memdefendo, ĉasado, celpafado, konkuradoj, kolektado).
Longaj pafiloj
[redakti | redakti fonton]Longa pafilo estas ajna pafilo havanta paftuvon evidente longan, ĝenerale de longo de 250 ĝis 760 mm (ekzistas restriktoj sur minimuma tubolongo en multaj jurisdikcioj; maksimuma tubolongo estas kutime demando pri praktikeco). Male al pistolo, longaj pafiloj estas dezajnitaj por esti tenitaj kaj pafitaj per ambaŭ manoj, ripozante kontraŭ la kokso aŭ ŝultro por atingi pli bonan stabilecon. La ricevilo kaj la komplekso de la ellasilo estas muntitaj sur kolbo farita el ligno, plasto, metalo, aŭ komponita materialo, kiu havas partojn kiuj formas antaŭtenilon, malantaŭan tenilon, kaj laŭvole (sed kutime) ŝultromonton nomitan fakt "kolbo". La unuaj longaj armiloj, de la Renesanco ĝis la mez de la 19-a jarcento, estis ĝenerale glattubaj pafiloj kiuj lanĉis unu aŭ plurajn pilkpafaĵojn, nomitajn muskedoj aŭ arkebuzoj depende de la kalibro kaj pafmekanismo.
Fusiloj kaj ĉaspafiloj
[redakti | redakti fonton]Plej multaj modernaj longaj pafiloj estas fusiloj aŭ ĉaspafiloj. Ambaŭ estas posteuloj al la muskedo, kaj devias de sia origina armilo laŭ pluraj manieroj. Fusilo havas spiralkanelojn (striojn) maŝinprilaboritajn en la internan surfacon (truo) de sia paftubo, kiu aldonas giroskope stabiligan revoluaron al la kugloj kiujn ĝi pafas. Ĉaspafiloj estas ĉefe glattubaj pafiloj dezajnitaj por pafi serion de pafoj je ĉiu elŝargo; la grandecoj de la pafaĵeroj tipe varias de po 2mm #9 ĝis 8.4mm #00 (duobla alteco). Ĉaspafiloj ankaŭ estas kapablaj je pafado de ununuraj solidaj kugloj nomitaj "limakoj", aŭ speciale (ofte "malpli mortigaj") rondecaj kiel ekzemple fazeolsakoj, larmiga gaso, aŭ rompopafoj. La fusiloj produktas ununuran punkton de efiko per ĉiu pafo, sed kun longa atingo kaj alta precizeco; dum ĉaspafiloj produktas grupon de frappunktoj kun konsiderinde malpliaj atingo kaj precizeco. Tamen, la pli granda trafa areo de ĉaspafiloj povas kompensi la redukton de precizeco kiam pafoj disvastiĝas dum flugo; tial, en ĉasado, ĉaspafiloj estas ĝenerale uzitaj por rapide flugantaj ĉasbirdoj.
Fusiloj kaj ĉaspafiloj estas ofte uzitaj por ĉasado kaj ofte ankaŭ por hejma defendo, sekurgardado, kaj policoj. Grandbesta ĉasado estas ĝenerale farata per fusiloj (kvankam ankaŭ ĉaspafiloj povas esti uzitaj, precipe kun "limakoj"), dum birdoj estas ĉasataj per ĉaspafiloj. Ĉaspafiloj foje estas preferitaj por defendi hejmon aŭ negocon pro sia larĝa efikareo, multoblaj vundigaj spuroj (dum uzado de pafaĵeroj), pli mallonga atingo, kaj malpli murpenetro (dum uzado de pli malpeza pafo), kiu signife reduktas la verŝajnecon de neintencita difekto kvankam ankaŭ la pistolo estas ofte uzata.
Estas diversaj specoj de fusiloj kaj ĉaspafiloj depende de la metodo laŭ kiu ili estas reŝargitaj. Riglil-agaj kaj levil-agaj fusiloj estas funkciigitaj mane. Manipulado de la riglilo aŭ levilo igas la forigon de la eluzita kartoĉo, reŝlosi la pafmekanismon esti, kaj oni enigas novan kartoĉon. Ĉi tiuj du agospecoj estas uzitaj preskaŭ ekskluzive per fusiloj. Glit-agaj fusiloj kaj ĉaspafiloj (ofte nomitaj "pumpi-ago") estas aktivigitaj mane movante la tenilon de la pafilo tien kaj reen. Ĉaspafiloj tipe uzas tiun specon de ago, sed pluraj gravaj produktantoj fabrikas fusilojn kiuj uzas tiun agon.
Kaj fusiloj kaj ĉaspafiloj venas en romp-agaj variaĵoj, kiuj ne havas ajnan specon de reŝarga mekanismo, sed devas esti ŝarĝataj mane post ĉiu pafo. Kaj fusiloj kaj ĉaspafiloj venas en unu- kaj dutubaj variaĵoj; tamen, pro la kosto kaj malfacileco de fabrikado, dutubaj fusiloj estas maloftaj. Dutubaj fusiloj celas kutime afrikan grandĉasadon, kie la bestoj povas esti danĝeraj, la atingo estas mallonga kaj rapideco estas esenca. Tre grandaj kaj potencaj kalibroj estas normalaj por ĉi tiuj pafiloj.
La fusiloj estis uzitaj ĉe nacie elstaraj paflerteceventoj en Eŭropo kaj Usono ekde almenaŭ la 18-a jarcento, kiam la fusiloj komencis iĝi vaste haveblaj. Unu el la unuaj sole "usonaj" fusilpafadkonkuradoj okazis en 1775, kiam Daniel Morgan rekrutis pafistojn en Virginio por la baldaŭa Usona Milito de Sendependeco. En kelkaj landoj, fusila paflerteco restas fonto de nacia fiereco. Oni diras, ke kelkaj specialecaj fusiloj en la pli grandaj kalibroj havas precizan atingon de ĝis ĉirkaŭ 1,600 m, kvankam la plej multaj havas konsiderinde malpli. En la dua duono de la 20-a jarcento, konkurencivaj pafilsportoj iĝis eble eĉ pli popularaj ol fusiloj mem, plejparte pro la movado kaj tuja religo en diversaj agadoj.
En armea uzo, riglilbatalaj fusiloj kun alt-motoraj askopoj estas oftaj kiel kaŝpafiloj, aliflanke, antaŭ la Korea milito, la tradiciaj riglilbatalaj kaj duonaŭtomataj fusiloj uzitaj fare de infanterianoj estis kompletigitaj per unu-pafaj dezajnoj konataj kiel aŭtomataj fusiloj.
Maŝinpafiloj
[redakti | redakti fonton]Maŝinpafilo - en tradicia esperanta vorto ankaŭ mitralo[19] laŭ kopio de la franca vorto mitrailleuse - estas portebla aŭ loke muntebla aŭtomata etkalibra pulvopafilo ĝenerale planita por rapida pafado fusil-kuglojn el pafaĵo-zono aŭ grand-enhaveca kartoĉujo, ordinare po plurcent kuglojn en minuto.[20] Antaŭ aŭtomateco, maŝin-pafiloj estis funkciigataj per aliaj rimedoj, ekzemple per permana movado krankon.
Ĝi estis evoluigita fine de la 19-a jarcento, kio ebligis rapidan amasmurdadon de homoj. Ekzistas tri tipoj de modernaj maŝinpafiloj, nome la jenaj:
- malpeza maŝinpafilo aŭ mitralo kun forka apogilo, funkciigata de unu soldato. La pafaĵo estas konservata en arka ujo kaj uzas mezfortajn kuglojn.
- meza aŭ ĝeneralcela maŝinpafilo kun forko aŭ tripiedo, la pafaĵoj estas en kartoĉrubando. La kartoĉo estas forta.
- peza maŝinpafilo per akva malvarmigado, kun tripiedo, kartoĉrubando. Ĝin funkciigis soldatoj. (Nun oni taksas peza maŝinpafilo tiujn aŭtomatajn pafilojn, kiuj eligas kartoĉon de 12,7 mm aŭ pli.
Plimulto de la maŝinpafiloj pafas po 500–1000-foje en unu minuto. La modernaj pafiloj pafas daŭre ĝis oni povas postplenigi per kartoĉrubandoj. La pafiloj repleniĝas per la retropuŝa forto de la pafado. Mitraletoj estas malgrandaj maŝinpafiloj, el kiuj soldatoj povas pafi irante.
La ideo por pafilo kiu povu pafi reripete devenis de la fino de la Mezepoko. Ekde la 14-a jarcento, kelkaj inventistoj klopodis krei malpezan defendarmilon kiu pafu je alta rapideco. Leonardo da Vinci desegnis unu tian armilon, sed tio ne praktikiĝis en ajna aparato, probable pro la manko de teknikaj rimedoj. Ekde la komenco de la 16a jarcento oni desegnis kelkajn pecojn de artilerio de mallonga atingo por la defendo kontraŭ la infanterio, kiu pafis, en diferencaj fazoj de la batalado, multajn pafaĵon konataj kiel "biskajaj skatoloj" aŭ "fer-rubaĵo", kun teruraj efikoj suer la vivaj organismoj. Tio estis la unua generacio de modernaj pafarmiloj. Eĉ tiel, la malmulta moveblo de la artilerio, speciale tiam, limigis la taktikan uzadon de tiaj armiloj.[21]
Ekzemplo de tiaj komencoj estis klopodo de ripetanta arkebuzo, produktita de Hans Stopler el Nurembergo en 1597.[22] Sed oni atendos ĝis la plibonigo de la metalurgio por la apero de la unuaj modeloj de ripeta pafado per la franca mitrailleuse, nome armiloj kun apogo konstruitaj per supermetado de fusiltuboj ŝarĝeblaj tra la magazeno kiuj povis pafi sinsekve, semante de mitrajlo (mitraille) la celitan arkokampon por pafado fare de la armilo. Ĝia uzado en batalo en la Franc-Prusia Milito montriĝos per nesukcesaj rezultoj, ĉefe kompare kun la prusiaj artileriaj pafiloj de reŝarĝo, integre forĝitaj el ŝtalo kaj de efiko klare supera.
Nuntempa uzado de pafarmiloj
[redakti | redakti fonton]Kaŝportado en Usono
[redakti | redakti fonton]En Usono, ekde la 1990-jaroj, jam tridek tri subŝtatoj leĝigis, ke polico devas doni al ĉiuj leĝobeintaj civiluloj permesilon porti pafilojn. Laŭe tiu "dev-dona" leĝo (angle "shall-issue law"), ĉiu estas rigardita kiel rajtohava porti pafilon kondiĉe je kelkaj objektivaj kriterioj (ekzemple akcepti trejnadon kaj ne havi registron kriman, mensmalsanan, aŭ drinkulan).
(Tia modelo de juro similas al tio, kio regas ŝoforpermesilojn ekzemple.) En plimultaj ŝtatoj, tia permesilo postulas, ke la pafarmilo devas esti kaŝita ĉiam, inter aliaj kondiĉoj malordinare striktaj en kunteksto de Usona leĝaro. Ĉi tie ankaŭe, kiel en kazo de ŝoforpermesiloj, la ŝtato rezervas al si la rajton kondiĉigi pri la agado koncernita. Kiu uzus tian permesilon, per la fakto mem, tiu akceptas "unu pliigitan respondecon," ĉar laŭ la reganta interpreto jura, kvankam unuflanke la konstitucia "rajto havi kaj porti armojn" havas malmultajn limojn en la propra domo, ĝi submetiĝas al kelkaj limigoj en publiko. Ĝenerale (sed kun multaj esceptoj), oni povas porti publike kaj senpermesile ĉiun laŭleĝan pafilon kiam:
- ĝi ne estas ŝarĝita,
- ĝi estas kaŝita.
Tamen, praktike, en plej multaj urbaj jurisdikcioj, preskaŭ certe polico baldaŭ aliros al ĉiu nekaŝeportanto, por certiĝi ke la parfilo estas malŝarĝita. Ankaŭe, ĉar ĝenerale estas tre rare porti parfilon malkaŝe, kaj fakte iuj policistoj eĉ nescias ĉu malkaŝa portado laŭleĝas en sia jurisdikcio, ili eble alarmiĝos. Tiele, kaŝportado preferiĝas.
Sekve en Usono estas merkato je pafarmiloj relative grandaj. Kiel efiko, kelkaj pafilaj modeloj estas ĉie. De ĉi tiuj, la vaste plej populara tipo estas la revolvero "kernonaza," kun mallonga tubo. Alia io estas la subkompakta duon-aŭtomata pistolo de malgranda kalibro, ekzemple la pistolo Seecamp (de kalibro .25 aŭ .32 ACP) kaj la Walther PPK (de kalibro .32 ACP). Antaŭe, Aŭstria firmo Glock fabrikis estreme popularajn subpafilojn.
Ĝenerale, sekvantoj de Demokrata Partio plej probable malakceptas pafil-liberalismon. Pli specife, la plej strikta kontrolo troviĝas en grandurbaj jurisdikcioj marbordaj havantaj fortan bazon de demokrataj voĉdonantoj, ekzemple Bostono, Novjorko, Vaŝingtono, Los Angeles, kaj San Francisco. (Ĉikago ne estas marborda, sed estas unu alio.) Tamen, en 1993 estis demokrathegemonia ŝtato Florido kiu faris la unuan "devdonan" leĝon, kaj poste tiu ideo adoptiĝis de aliaj demokrathegemoniaj ŝtatoj, kiaj Vaŝingtonio (kie Seatlo situas) kaj Minesoto. Tie, subtenantoj provas montri ke, sub tiaj leĝoj, krimeco reduktiĝis ĉirkaŭe 33%. Ilia argumentaro estas disputita, sed iuj sociologoj konkludas same.[23]
Mortostatistiko
[redakti | redakti fonton]Tutmonda
[redakti | redakti fonton]La tutmonda nombro da homaj pafmortoj, kvankam malpreciza, estas taksata je ĉirkaŭ 2 milionoj en jaro[24]. Laŭ la MOS, 42 % estas sinmortigoj, 32 % estas ekstermilitaj hommortigoj, kaj 26 % estas militaj mortigoj.
En 52 mezaj ĝis altenspezaj landoj sen enlandaj militoj, kiuj registras la precizan nombron, kaj kies suma loĝantaro estas 1,4 miliardoj da homoj, proksimume 115 mil mortas de pafo ĉiujare[24].
Lando | Pafmortoj | Loĝantaro | Proporcio |
---|---|---|---|
1983 | |||
Britujo | 8 | 55,8 milionoj | 1/7 000 000 |
Okcidenta Germanujo | 53 | 78 milionoj | 1/1 470 000 |
Usono | 10 838 | 226 milionoj | 1/20 900 |
1994 | |||
Britujo | 261 | 58,5 milionoj | 1/224 000 |
Usono | 37 500 | 264 milionoj | 1/7 040 |
La pafa mortado varias multe inter landoj kaj epokoj. En iuj landoj ĝi estas relative alta eĉ dum paco. Ekzemple, en la jardeko de 2010, en Usono pli ol 33 mil homoj ĉiujare mortis de pafoj (ĉu akcidentaj, agresaj, aŭ sinmortigaj) - tiom, kiom mortis de veturaj akcidentoj en la sama lando[26].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Helaine Selin. (1-a de januaro 1997) Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures. Springer, p. 389. ISBN 978-0-7923-4066-9.
- ↑ Ho Peng Yoke, Helaine, 1-a de januaro 1997, Selin, Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures, Gunpowder http://books.google.com/books?id=raKRY3KQspsC&pg=PA389 Alirita la 30-an de julio 2013, Springer, isbn=978-0-7923-4066-9 paĝo 389.
- ↑ Smith, W.H.B., Small Arms of the World, sepa eldono, The Stackpole Company (1962): 3.
- ↑ Chase, 2003, 31–32
- ↑ Needham, 1986, 293–294
- ↑ Chase, Kenneth (2003). Firearms: A Global History to 1700. Cambridge University Press. ISBN 0-521-82274-2. p. 32.
- ↑ 7,0 7,1 Chase, 2003, p. 1: "The Europeans certainly had firearms by the first half of the 1300s. The Arabs obtained firearms in the 1300s too, and the Turks, Iranians, and Indians all got them no later than the 1400s, in each case directly or indirectly from the Europeans. The Koreans adopted firearms from the Chinese in the 1300s, but the Japanese did not acquire them until the 1500s, and then from the Portuguese rather than the Chinese."(Japanoj ne posedis pafilojn antaŭ la 1500-aj jaroj. Ili ricevis ilin de portugaloj pli ol de ĉinoj.)
- ↑ The Japanese did not acquire firearms until the 1500s, and then from the Portuguese rather than the Chinese. (Japanoj ne posedis pafilojn antaŭ la 1500-aj jaroj. Ili ricevis ilin de portugaloj pli ol de ĉinoj.)
- ↑ Cole, Suzanne N. (19a de Novembro, 2016). «Association of Firearm Instructors – Glossary of Firearm Terms». Association of Firearm Instructors. Suzanne N. 129 pp. ISBN 979-8594160996
- ↑ Merriam-Webster Dictionary, «Firearm». 2012
- ↑ American Heritage Dictionary of the English Language. 2000. Houghton Mifflin Company
- ↑ Weller, Jac; Guilmartin, John; Ezell, Edward (7a de Novembro, 2017). «Small arm». Britannica. Encyclopædia Britannica.
- ↑ 13,0 13,1 13,2 «Small Arms Survey reveals: More than one billion firearms in the world». Small Arms Survey. 2018. Arkivita el la originalo la 12an de novembro 2020. Konsultita la 15an de januaro 2019.
- ↑ 14,0 14,1 14,2 Aaron Karp (Junio 2018), Estimating Global Civilian-Held Firearms Numbers, Small Arms Survey, Arkivita el la originalo la 22an de marto 2021, Konsultita la 30an de junio 2021.
- ↑ [1]
- ↑ FIREARMS ACT 1996 - SECT 3 Definitions.
- ↑ U.S.C. Title 18 - CRIMES AND CRIMINAL PROCEDURE.
- ↑ Firearms - Guides - Importation & Verification of Firearms - Gun Control Act Definition - Pistol | Bureau of Alcohol, Tobacco, Firearms and Explosives.
- ↑ artikolo mitralo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ En PIV oni difinas maŝinpafilo kiel "pafilo, kun pli-malpli stabila afusto, aŭtomate ŝargita, pafanta danke al elpreno de gaso je iu punkto de la tubo, kaj kapabla kontinue kaj tre rapide pafadi" NPIV alirita la 2-an de aprilo 2020.
- ↑ Willbanks, 2004, p. 23.
- ↑ Roger Pauly (2004). Firearms: The Life Story of a Technology. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-32796-4.
- ↑ John R. Lott, Jr., More Guns, Less Crime, 3-a eld., Chicago: University of Chicago Press, 2010. Estas plena diskutato kritika, pri kaj la malkontraŭflanko kaj la kontraŭflanko, en angla Vikipaĝo: http://en.wikipedia.org/wiki/More_Guns,_Less_Crime.
- ↑ 24,0 24,1 http://apps.who.int/iris/bitstream/handle/10665/66838/WHO_NMH_VIP_01.1.pdf
- ↑ (2000) “Battlefield Advanced Trauma Life Support (BATLS): Introduction”, Journal of Royal Army Medical Corps (en) 146, p. 110.
- ↑ Price Michael (2017) Gun waiting periods could save hundreds of lives a year, study says | Oct. 16, 2017 |Posted in Brain & Behavior | Science and Policy |doi:10.1126/science.aar2316.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chase, Kenneth (2003), Firearms: A Global History to 1700, Cambridge University Press, ISBN 0-521-82274-2
- Crosby, Alfred W. (2002), Throwing Fire: Projectile Technology Through History, Cambridge University Press, ISBN 0-521-79158-8
- Needham, Joseph (1986), Science & Civilisation in China, V:7: The Gunpowder Epic, Cambridge University Press, isbn 0521303583