Dainius Kepenis
Dainius Kepenis | |
---|---|
Dainius Kepenis en aŭgusto 2006 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1952 (72-jaraĝa) en Klaipėda |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Dainius Kepenis (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1952 en Klaipėda, do nun 72-jara) estas litova profesia konsultanto pri sana vivstilo. En septembro 1988 kun samideanoj li kadre de la kreskiĝanta demokratia kaj sendependisma movado en Litova SSR fondis alternativan movadon pri sana vivstilo, el kiu poste evoluis la asocio sveikatos sąjunga, kies prezidanto li daŭre estas, kaj en oktobro 1990 en la feriurbo Palanga borde de la Balta Maro fondis prisanan instituton nomatan Palangos sveikatos mokykla, kies gvidanto li estas de tiam. Ĉiumonate en la kursejo okazas litovlingvaj staĝoj, kiuj inkluzivas ampleksan praktikan programon de vegetara, "duonfasta" nutrado de malmultaj kalorioj, jogo, gimnastiko, marborda kurado, ĉiusezona banado en la Balta Maro kaj meditado, sed ankaŭ enhavas prelegojn kaj diskutojn. Inter la partoprenantoj estas medicinaj fakuloj same kiel neprofesiuloj entuziasmaj pri pli sana vivstilo - inter ili pluraj esperantistoj, ekzemple la kuracisto Thomas Pusch kaj la psikologino Remi Rudaitytė.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de la prisana lernejo en Palanga Arkivigite je 2020-12-30 per la retarkivo Wayback Machine (litove)
- retejo de la lernejo en la retejo Facebook (litove)
- kaj lia multe pli ampleksa persona paĝo en la retejo Facebook (grandparte same litove)