Tutslavismo
Etoso
(Alidirektita el Panslavismo)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e5/Flag_of_Yugoslavia_%281918%E2%80%931941%29.svg/220px-Flag_of_Yugoslavia_%281918%E2%80%931941%29.svg.png)
Tutslavismo estis movado en la meza 19-a jarcento cele al la unueco de ĉiuj slavaj popoloj. La ĉefa enfokusiĝo estis en Balkano, kie la sudaj slavoj estis regataj dum jarcentoj de aliaj imperioj, Bizanca Imperio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Venecio. Ĝi ankaŭ estis uzita kiel politika ilo de la Rusa Imperio kaj ties posteulo Sovet-Unio, kiuj akiris politik-armean influon kaj kontrolon de ĉiuj slavaj nacioj inter 1945 kaj 1948.