Listo de seksneŭtralaj neologismoj
En Esperanto estas kelkaj vortoj kun vira signifo, kiujn oni ŝanĝas al ina signifo per aldono de la sufikso -in-, tiel ke mankas vorto por la responda seksneŭtrala nocio. Kvankam oni kelkfoje formas tian seksneŭtralan vorton per la prefikso ge- (ekzemple gepatro), tiaj vortoj havas plurajn malavantaĝojn, do multaj neologismoj estis proponitaj anstataŭe. Sube estas listoj de neologismoj proponitaj por kelkaj tiaj vortoj. La 16 plej gravaj vortoj, kun preskaŭ universala utilo, estas dividitaj en tri kategoriojn ("parencoj", "geedzeco", "estimo"); poste sekvas apartaj listoj por "nobeloj" kaj "religiuloj", kiujn oni eble volos trakti aparte, ĉar temas pri nocioj historiaj aŭ pli forte kulturdependaj.
La ideon enkonduki novajn seksneŭtralajn radikojn surbaze de vortoj en naciaj lingvoj oni nomas parentismo. Jam en 1985 la japana esperantisto Konisi Gaku, membro de la Akademio de Esperanto, argumentis por la enkonduko de novaj radikoj.[1]
La tabeloj ne inkluzivas kunmetaĵojn aŭ sinonimojn, kiuj ne estas neologismoj, sed kelkaj tiaj ebloj estas menciitaj sub la tabeloj.
Parencoj (8)
[redakti | redakti fonton]geavo (avo, avino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
abo | es: abuela, es: abuelo | |
ajvo | eo: avo | J-sistemo |
atavo | eo: atavismo | |
avilo | [2][3] | |
avolo | la: avolus | |
avuo | es: abuela, es: abuelo | [4] |
nonno | it: nonno, la: nonnus | [5] |
Alternativoj:
- ababo, pampamo, ... (kunmetaĵo el radiko, kiu signifas gepatron)
gefilo (filo, filino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
anako | id: anak | [4] |
fejlo | eo: filo | J-sistemo |
filio | io: filio, la: filia, la: filius | |
filjo | io: filio, la: filia, la: filius | [2][5] |
fizo | srd: fiza/fizu | [4][3] |
kindo | de: Kind, nl: kind | |
panzo | jbo: panzi |
Alternativoj:
- ido
gefrato (frato, fratino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
adelfo | el: αδελφός, el: αδελφή | |
aĥo | he: אח, ar: أخ | [6] |
frajto | eo: frato | J-sistemo |
sahodo | bn: sahódar/sahódarā, hi: sahódar/sahódarā, id: saudara | [4] |
saŭdaro | id: saudara | [2] |
sibo | en: sib | [3][6][7] |
siblingo | en: sibling | [2][5] |
sibro | ||
sisko | da: søskende, fi: sisko, no: søsken, sv: syskon |
gekuzo (kuzo, kuzino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
itoko | ja: いとこ | [2] |
kujzo | eo: kuzo | J-sistemo |
kuzeno | en: cousin, fr: cousin, fr: cousine | [4][3] |
Alternativoj:
- abaĥido, ... (kunmetaĵo el radikoj, kiuj signifas gepatron, gefraton kaj gefilon)
genepo (nepo, nepino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
enklo | de: Enkel | [3] |
ĝukuo | sw: mjukuu | [2] |
nejpo | eo: nepo | J-sistemo |
nepoto | eo: nepotismo, io: nepoto | [4][3] |
nipoto | [2][5] |
Alternativoj:
- idido, fizfizo, ... (kunmetaĵo el radiko, kiu signifas gefilon)
genevo (nevo, nevino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
nefo | de: Neffe, nl: neef | [3] |
nejvo | eo: nevo | J-sistemo |
nievo | it: nievo | [4] |
sobrino | es: sobrino/sobrina, pt: sobrinho/sobrinha | |
ŝengo | zh: shēng | [2] |
Alternativoj:
- aĥido, sibfizo, ... (kunmetaĵo el radikoj, kiuj signifas gefraton kaj gefilon)
geonklo (onklo, onklino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
ĉaĉo | hi: ĉaĉa/ĉaĉi | [4] |
oako | id: uak | [2] |
ojnklo | eo: onklo | J-sistemo |
onco | en: aunt, eo: onklo | [3] |
ontio | en: auntie, fr: oncle | [4] |
zio | it: zia, it: zio | [2][5] |
Alternativoj:
- abaĥo, abaĥeŝo, pamsibo, pamsibeŝo, ... (kunmetaĵo el radikoj, kiuj signifas gepatron, gefraton kaj geedzon)
gepatro (patro, patrino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
abo | [6][8] | |
atro | [8] | |
babo | ||
genitoro | io: genitoro, it: genitore | |
pao | [2] | |
pajtro | eo: patro | J-sistemo |
pamo | mul: papa, mul: mama | [3] |
parento | en: parent, fr: parent | [4][5][9] |
potro | eo: patro | [8] |
prento | ||
tevo | lt: tėvai | [6][8] |
Alternativoj:
- patro, matro, parento(j) anstataŭ patro, patrino, gepatro(j)[5]
Geedzeco (4)
[redakti | redakti fonton]gefraŭlo (fraŭlo, fraŭlino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
frajlo | eo: fraŭlo | J-sistemo |
nubilo | it: nubile | |
soltero | es: soltero/soltera, pt: solteiro/solteira |
Alternativoj:
- neeŝo[4]
gefianĉo (fianĉo, fianĉino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
fejanĉo | eo: fianĉo | J-sistemo |
fianceo | fr: fiancé/fiancée | [4] |
fianco | eo: fianĉo | |
ĥatibo | ar: ḵaṭīb/ḵaṭība | [2] |
sponso | la: sponsus/sponsa |
Alternativoj:
- fianĉito (retroformita el fianĉiĝi)
geedzo (edzo, edzino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
ajreno | zh: aìrén | [2] |
ejdzo | eo: edzo | J-sistemo |
eŝo | tr: eş | [4][3][6] |
spozo | io: spozo, it: sposo | [2][5][6][10] |
zaŭĝo | ar: زوج | [6] |
gevidvo (vidvo, vidvino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
ĝano | sv: mjane | |
vejdvo | eo: vidvo | J-sistemo |
viduo | la: vidua, la: viduus | [4][5] |
viudo | es: viudo |
Estimo (4)
[redakti | redakti fonton]gebubo (bubo, bubino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
bujbo | eo: bubo | J-sistemo |
Alternativoj:
geknabo (knabo, knabino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
ĉiko | es: chico/chica | [3] |
kido | en: kid | [4] |
knajbo | eo: knabo | J-sistemo |
pajdo | el: παιδί | |
puero | io: puero, la: puer | |
ragaco | it: ragazzo/ragazza |
geviro (viro, virino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
vejro | eo: viro | J-sistemo |
Alternativoj:
- viro, femo, plenkreskulo(j) anstataŭ viro, virino, geviro(j)[5]
- femino anstataŭ virino[11]
- adolto[4]
- homo[4]
- plenkreskulo
gesinjoro (sinjoro, sinjorino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
sinoro | ||
sioro | io: sioro | [4][3] |
sejnjoro | eo: sinjoro | J-sistemo |
Nobeloj
[redakti | redakti fonton]gebarono (barono, baronino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
bajrono | eo: barono | J-sistemo |
baruno | hr: barun, scn: baruni, et: parun | [4] |
geduko (duko, dukino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
duĉo | en: duchy/duchess/duke, fr: duché/duchesse/duc | [4] |
dujko | eo: duko | J-sistemo |
gegrafo (grafo, grafino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
grajfo | eo: grafo | J-sistemo |
grofo | hr/sr/sl/ro: grof, hu/sk: gróf | [4] |
komto | fr: comte, io: komto | [4] |
gemarkizo (markizo, markizino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
majkizo | eo: markizo | J-sistemo |
markeso | es: marqués/marquesa, pt: marquês/marquesa | [4] |
geprinco (princo, princino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
prejnco | eo: princo | J-sistemo |
prenso | tr: prens/prenses | [4] |
gereĝo (reĝo, reĝino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
rejĝo | eo: reĝo / es: rey, ca: rei, it: regina | J-sistemo / [4] |
rojalo | en: royal, fr: royal, eo: rojalismo | [4] |
rojno | fr: roi/reine, wa: rwè/royinne |
Alternativoj:
- Uzu reĝo seksneŭtrale[3]
- monarko/monarĥo
Religiuloj
[redakti | redakti fonton]geabato (abato, abatino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
abado | es: abad/abadesa, pt: abade/abadessa | [4] |
ajbato | eo: abato | J-sistemo |
gemonaĥo (monaĥo, monaĥino)
[redakti | redakti fonton]Vorto | Etimoj | Referencoj |
---|---|---|
mojnaĥo | eo: monaĥo | J-sistemo |
monĥo | es: monje/monja, de: Mönch | [4] |
monko | en: monk |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Iĉismo
- Iŝi
- Riismo
- Hiismo
- Proponitaj reformoj de Esperanto
- Seksneŭtrala homa triapersona pronomo
- Seksneŭtrala lingvaĵo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Konisi, Gaku (marto-aprilo 1985). “Seksegaleco en Esperanto”, ELNA Newsletter (PDF), p. 3. Alirita 2020-04-13..
- ↑ 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 Václav Zouzalík (2017-11). Neŭtrala esprimado en Esperanto (PDF). Alirita 2019-11-13.
- ↑ 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 Edmund Grimley Evans. (2023) “Antaŭparolo de la tradukinto”, Malgranda sibo. Esperanto-Asocio de Britio. ISBN 978-0-902756-67-0.
- ↑ 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 4,17 4,18 4,19 4,20 4,21 4,22 4,23 4,24 4,25 4,26 4,27 4,28 Cyril Robert Brosch, Marcos Cramer, Luko Cerante, Robin van der Vliet (2019-11-11). Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo. Lingva Kritiko. Alirita 2019-11-13.
- ↑ 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 Cyril Robert Brosch (2015-01-31). Seksa egaligo en la lingvo – laŭfundamente. Lingva Kritiko. Alirita 2019-11-13.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Edmund Grimley Evans (2009). “Parencoj”, La Ondo de Esperanto, p. 8–9 (298–299).
- ↑ Artikolo pri sibo en Reta Vortaro
- ↑ 8,0 8,1 8,2 8,3 Edmund Grimley Evans (2019-11-08). Alternativoj por anstataŭi iĉajn radikojn en Esperanto. GitHub. Alirita 2019-11-13.
- ↑ Artikolo pri parento en Reta Vortaro
- ↑ Artikolo pri spozo en Reta Vortaro
- ↑ Artikolo pri femino en Reta Vortaro