Saltu al enhavo

Paroĥo de sankta Johano Evangeliisto (Silver Spring)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥo de sankta Johano Evangeliisto
katolika preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Estiĝo 1962
Lando Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo kantono Montgomery
Adreso 10103 Georgia Avenue, Forest Glen, MD 20902 U.S.
Situanta sur Maryland Route 97
Situo
Geografia situo 39° 1′ 21″ N, 77° 2′ 40″ U (mapo)39.0224-77.0444Koordinatoj: 39° 1′ 21″ N, 77° 2′ 40″ U (mapo)
Paroĥo de sankta Johano Evangeliisto (Marilando)
Paroĥo de sankta Johano Evangeliisto (Marilando)
DEC
Lokigo de Marilando en Usono
Situo de Paroĥo de sankta Johano Evangeliisto
Map
Paroĥo de sankta Johano Evangeliisto
Retejo http://www.sjeparish.org/
vdr
Historia rekonstruaĵo: la unua Johano-preĝejo ĉe Rock Creek
La (nun) "malnova" (1894) kirko je Forest Glen
Finfine la vere "nova" (1962) kirko en Silver Spring

En Preĝejo(j) Sankta Johano la Evangeliisto (angle: Saint John the Evangelist Catholic Church) troviĝas paroĥo de Romkatolika Eklezio en la usona subŝtato Marilando. Ĝin fondis en 1774 pastro John Carroll. Ĝi estis la unua "sekulara" (t.e. dioceza) paroĥo en la estiĝanta Usono, kaj Carroll estis la unua katolika episkopo en la nova lando. Li episkopis en Baltimoro, sed lia unua paroĥo nun apartenas al la ĉefepiskopujo de Vaŝingtono. Ĝi portas la nomon de la evangeliisto Johano.

La paroĥo nun posedas du kirkojn. La malpli novan uzas tri apartaj paroĥoj: la historia paroĥo (kiu havas ankaŭ la novan konstruaĵon), la paroĥo de Nia Sinjorino Reĝino de Pollando kaj sankta Maximilian Kolbe, kaj eĉ tradiciema paroĥo kun latinlingva meso. La nova troviĝas en Silver Spring.

La paroĥo havas ankaŭ lernejon (ĝis la oka klasoŝtupo) kaj monaĥinejon apudajn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]