Sintaksa analizo
Aspekto
(Alidirektita el Parsilo)
En komputado la sintaksa analizo[1] aŭ parsado konsistas en sintaksa kontrolo de fonta teksto kaj malkompono de bonforma teksto en strukturojn specifitajn per la gramatiko de la fonta lingvo. La programo kiu elfaras la analizon prenas la nomon de «parsilo».[2]
En tradukilo la sintaksa analizo estas tradukstadio produktanta derivarbon uzotan de la sekvaj tradukstadioj.
Fakte tia derivarbo ne ĉiam estas produktata por la tuta fontteksto; pli ofte estas konstruataj nur ĝiaj fragmentoj, kiujn tuj povas uzi (kaj detrui) proceduroj de logike sekva stadio.
La programparto realiganta sintaksan analizon estas (sintaksa) analizilo, aŭ malkomponilo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ sintaksa analizo (esperante). Komputada leksikono. Alirita 19-a de marto 2024 .
- ↑ Bick, Eckhard. DeepDict: Konteksta reta vortaro de vera lingvouzo (esperante). Alirita 19-a de marto 2024 .