Partio de la nacia renaskiĝo
Partio de la nacia renaskiĝo | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 1994 vd | |
Lando(j) | Burundo vd | |
Ideologio | ||
La Partio de la nacia renaskiĝo (france Parti pour le redressement national; PARENA) estas politika partio en Burundo, fondita en majo 1994 kaj gvidata de la eksa prezidanto de la lando Jean-Baptiste Bagaza. Ĝin subtenis precipe la tutsioj.
PARENA akre kritikis la prezidanton Pierre Buyoya,[1] pacprocezon kaj aparte la Arushan interkonsenton de la 28-a de aŭgusto 2000. En 2001 multaj partianoj estis arestitaj pro suspekto pri organizado de du malsukcesaj ŝtatrenversoj la 11-an de aprilo kaj la 18-an de aprilo.[2]
Post kiam la 4-an de novembro kaj la 6-an de novembro 2002 iuj junuloj, konsideritaj esti anoj de PARENA, eksplodigis en Buĵumburo kelkajn grenadojn kaj provis konstrui barikadojn, la 4-an de novembro la prezidanto de la partio Jean-Baptiste Bagaza estis metita sub hejman areston. La 7-an de novembro agado de la partio estis haltigita por ses monatoj.[2] La 4-an de aprilo 2003 Bagaza estis liberigita.[3] La 8-an de majo tiu malpermeso estis aboliciita.[4]
PARENA estis inter partioj, subskribintaj la 6-an de aŭgusto 2004 la Pretorian protokolon pri divido de potenco.[5]
PARENA partoprenis komunuman balotadon en 2005, dum kiu por ĝi voĉdonis 1,8 % de elektintoj, kio rezultiĝis al 75 postenoj de konsilistoj de komunumoj (la sesa loko inter la partioj). El ili 36 estis ricevitaj en la provinco Bujumbura Mairie, 2 — en la provinco Bujumbura Rural, 20 — en la provinco Bururi, 4 — en la provinco Cankuzo, 1 — en la provinco Gitega, 5 — en la provinco Makamba, 1 — en la provinco Muyinga, 2 — en la provinco Ngozi, 1 — en la provinco Rutana, 3 — en la provinco Ruyigi.[6] Dum la balotado en la Nacian asembleon la 4-an de julio 2005 por PARENA voĉdonis 42,223 elektantoj (1,74 %) kaj ĝi ne akiris eĉ unu lokon en la Nacia asembleo.[7] (laŭ alia informo PARENA ricevis 41,700 voĉdonoj (1,72 %), sed tio ne ŝanĝas la situacion).[8]
La 27-an de decembro 2009 PARENA kandidatigis sian gvidanton Jean-Baptiste Bagaza por prezidanta balotado de 2010.[9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Parena, CNDD Opposed to Continued Buyoya Leadership angle
- ↑ 2,0 2,1 Fear of Torture for Students and Professor(s)[rompita ligilo] angle
- ↑ BURUNDI: Opposition leader released from house arrest angle
- ↑ Government Lifts Ban On Parena angle
- ↑ Burundi - Accord de partage de pouvoir au Burundi, Prétoria, 06 août 2004[rompita ligilo] france
- ↑ Rezultoj de la Burunda komunuma balotado 2005 angle
- ↑ LES 04 July 2005 National Assembly Election angle
- ↑ LES RESULTATS DES ELECTIONS LEGISLATIVES BURUNDAISES france
- ↑ Processus démocratique france