Paolo Manuzio
Paulus Manutius (1512-1574) | ||
---|---|---|
"Romia antikveco", verko de Paŭlo Manucjo, publikigita en 1557.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-an de junio 1512 en Venecio, Italio | |
Morto | 6-an de aprilo 1574 en Romo, Italio | |
Lingvoj | latina • itala vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Aldo Manuzio vd | |
Patrino | Maria Torresano (en) vd | |
Gefratoj | Marco Manuzio (en) , Antonio Manuzio (en) kaj Alda Manuzio (en) vd | |
Infanoj | Aldus Manutius the Younger (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | eldonisto verkisto presisto tipografo renesanca humanisto vd | |
Aktiva en | Venecio • Romo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Paulus Manutius estis itala humanisto, eldonisto, presisto kaj tria filo de la fama presisto Aldo Manuzio kaj lia edzino Maria Torresano.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskita en Venecio en 1512, post la morto de sia patro li restis sub la kuratoreco de Andrea Torresano (1451-1528), lia avo. Li pasigis parton de sia infanaĝo en Asola, kaj lia frua edukado estis sufiĉe neglektita; sed, ĉe lia reveno al Venecio, la malnovaj amikoj de lia patro faciligis al li la kontentigon por la studo. Lia troa aplikado damaĝis lian nature delikatan sanon, ĝis la punkto ke kuracistoj malpermesis al li legi ion ajn. Li apenaŭ resaniĝis, kiam hejmaj problemoj malatentis lin de liaj plej ŝatataj okupoj.
Andrea Torresano mortis en 1529, kaj la dividado de lia biendomo ekscitis tre viglajn debatojn inter liaj filoj kaj tiuj de Aldo Manuzio. Paŭlo finfine subskribis traktaton kun siaj onkloj, per kiu li restis la ĉefo de la Alda Presejo, kiuj estis remalfermitaj en 1533. Sekvante la ekzemplon de sia patro, li bonvenigis la akademiulojn kaj prenis helpon de iliaj konsiloj; li publikigis novajn eldonojn, precipe de latinaj klasikaĵoj, multe pli ĝustajn ol la antaŭaj, kaj riĉigis ilin per antaŭparoloj, bonegaj notoj kaj indeksoj, kies utileco komencis eksentiĝis.
Pasiigita de la verkoj de Cicerono, kiujn li senĉese legis kaj relegis, por formi sian stilon, li donis zorgan represon de siaj "Oratoraj Traktaĵoj" kaj de siaj "Familiaj Leteroj", al kiu sekvis la kompleta eldono de la verkoj de tiu ĉi princo de la latina elokventeco. Aliajn persekutojn li devis elteni fare de siaj onkloj kiuj devigis lin suspendi lian laboron en 1538; li pasigis parton de ĉi tiu jaro vizitante la antikvajn bibliotekojn de Toskanio kaj Milano. La partnereco kiun li establis kun la Torresanis estis finfine derompita; la presejo estis remalfermita en 1540, sub la nomo de la filoj de Aldo, kaj ekde tiu tempo li komencis reakiri sian antikvan brilon.
Paŭlo Manucjo edziĝis en 1546; la zorgo, kiun li ŝuldis al sia edzino kaj lia juna familio, ne malrapidigis lian ardadon al la studo. Oftaj malsanoj kaŭzitaj de troa laboro, aŭ de la malhelpo al lia komerco, estis la nuraj aferoj kiuj povis deturni lin de liaj kutimaj okupoj. La malmulte da instigo, kiun li trovis en Venecio, donis al li la ideon movi sian laborejon aliloken. Bonvenigita kun distingo dum du vojaĝoj kiujn li faris al Romo en 1535 kaj 1543, li konvinkis sin ke li trovos pli abundan helpon tie; sed ajna projekto de ŝanĝo estis prokrastita per la starigo de la venecia akademio, kiun la senatano Frederiko Badoaro (1519-1593) fondis en 1558, preskaŭ sur la sama plano adoptita por la Instituto de Francio.
Paŭlo Manucjo estis nomumita profesoro pri elokventeco kaj direktoro de la presejo de la akademio. Sed ĉi tiu grandioza establado, el kiu oni atendis la plej avantaĝajn rezultojn, ekzistis nur ĝis 1561. Paŭlo Manucjo ricevis preskaŭ samtempe leteron de la kardinalo Seripando, kiu invitis lin en la plej urĝa maniero stariĝi en Romo, por kontrolado de la presado de la verkoj de la "Patroj de la Eklezio". Post kelkaj tagoj da hezito, li akceptis la proponojn faritajn al li, kaj iris al Romo, kie li baldaŭ venigis sian familion.
La nova tipografio estis metita en la Kapitolo(en ædibus populi romani[1]); kaj la unua verko kiu eliĝis el ĝi estis malgranda disertaĵo de Kardinalo Reĝinaldo Polo (1500-1558): "De concilio et reformatione Angliæ", datita el 1562. Post la morto de Paŭlo la 4-a, la salajro kiun Manucjo devi ricevi ĉesis esti pagita al li. La ĉagreno kiun li sentis difektis lian jam malsukcesan sanon, kaj li revenis al Venecio direkte al la fino de 1570, pli malriĉa kaj pli malfeliĉa ol kiam li foriris. Li iris al la kamparo por trovi iom da la ripozo kaj distroj, kiujn li bezonis; kaj en la aŭtuno de la jaro 1571 li vizitis Ĝenovon, Reggion, Milanon, laborante je intervaloj pri sia Komentario pri la Oratoraĵoj de Cicerono.
En 1572, li volis revidi sian filinon, kiun li lasis en Romo, en monaĥejo; li intencis pasigi tie nur kelkajn semajnojn; sed la liberalecoj de papo Gregorio la 13-a povis konservi lin en ĉi tiu urbo. Nun trankvila pri la sorto de sia familio, li estis finonta la verkojn, pri kiuj li jam delonge meditis, kiam la malfortiĝo de lia sano devigis lin forlasi ĉiajn okupojn; finfine, post sufero kaj malsano dum pluraj monatoj, li mortis la 6-an de aprilo 1574, kaj estis entombigita en la dominika preĝejo de Sankta Maria Sopra Minerva, sen surskribo. Lia filo Aldo Manuzio la Juna (1547-1597) funkciigis la venecian presejon post la foriro de sia patro.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Antiquitatum Romanorum, 1557
- De gli elementi e di loro notabili effetti, 1557
- Epistolae, et praefationes quae dicuntur, 1558
- Epistolarvm, 1560
- Publius Virgilii Maronis opera, 1566
- Epistolarum ... libri X, 1571
- Apophthegmatum ex optimis utriusque linguae scriptoribus libri IIX, 1577
- Publius Virgilii Maronis opera, 1580
- Marcus Tullius Ciceronis De officiis, 1580
- Paulli Manutii Epistolarum libri XII, 1582
- Antiquitatum Romanarum Pauli Manutii, 1582
- De comitiis Romanorum, 1585
- Marcus Tullius Ciceronis epistolæ familiares, 1686
- De civitate Romana, Carolus Sigonius, 1695
- Francesco Petrarca Vita ac testamentum illa abipso poeta, Francesco Petrarca, Hier Squarzafico, Johannes Georgius Graevius, Johannes Henricus Acker, 1711
- De legibus libri tres, 1745
- Fons eloquentiæ, sive M.T. Ciceronis orationes XVIII., 1767
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Francesco Petrarca (1304-1374)
- Aldo Manuzio (1449-1515)
- Andrea Torresano (1451-1528) itala presisto
- Vitellozzo Vitelli (1458-1502) itala kondotiero
- Marcus Musurus (1470-1517)
- Pietro Bembo (1470-1547)
- Pio la 4-a (1499-1565)
- Marcelo la 2-a (1501-1555)
- Ottheinrich von der Pfalz|Otenriko de la Palatinato (1502-1559) germana princo-elektisto
- Gregorio la 13-a (1502-1585)
- Hipolito la 2-a d'Este (1509-1572) itala kardinalo kaj ĉefepiskopo
- Domenico Basa (1510-1596) itala tipografo
- Bernardino Maffei (1514-1553) itala ĉefepiskopo kaj kardinalo
- Federico Badoer|Federico Badoaro (1519-1593) itala beletristo, ambasadoro kaj politikisto
- Nicolò Bevilacqua (1521-1573) itala presisto
- Carolus Sigonius (1524-1584) itala humanisto
- Gian Vincenzo Pinelli (1535-1601)
- Aldo Manuzio la Juna (1547-1597) venecia presisto
- Johannes Georgius Graevius (1632-1703)
- Johannes Henricus Acker (12.08.1647-21.09.1719) germana teologo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperante: En la domoj de la roma popolo.