Saltu al enhavo

Petras M. Urbaitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pedro Urbaitis)
Petras M. Urbaitis
Persona informo
Aliaj nomoj Petro M. Urbaitis aŭ Pedro Urbaitis
Naskiĝo 15-a de marto 1911
en vilaĝo Pakalniškiai, komunumo Panevėžys, Litovio
Morto 10-a de julio 1994
en San-Paŭlo, Brazio
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Brazilo
Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Petras M. Urbaitis (naskiĝis la 15-an de marto 1911 en vilaĝo Pakalniškiai, komunumo Panevėžys, Litovio, mortis la 10-a de julio 1994 en San-Paŭlo) estis litova katolika salesiana pastro, misiisto, dumviva membro de UEA kaj uzis pseŭdonomojn Pedro Urbaitis aŭ Petro M. Urbaitis.

Li vivis en Ĉinio, Italio kaj Brazilo. Pro sia misiista laboro li estis en 1950 torturita kaj malliberigita por unu jaro en Ĉinio. Li ekde julio 1980 kreis kaj eldonis la gazeton Brazila Katoliko. Esperanton li lernis en Litovio de kie li fuĝis pro la komunisma reĝimo komence de la 1940-aj jaroj.

En San-Paŭlo (Brazilo), kie li estris la paroĥejon de la litovoj, en junio 1980 li fondis la asocion BEKOn ([[Brazila Esperantista Katolika Organizo, landa sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).

Ekde 1986 li plurfoje servis la mesojn en Esperanto dum la Brazilaj kongresoj de Esperanto kaj aliaj Esperantaj renkontiĝoj.