Pedrosa de Río Úrbel
Pedrosa de Río Úrbel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09131 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 259 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 25′ N, 3° 49′ U (mapo)42.409444444444-3.8211111111111Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 845 m [+] | ||
Areo | 49,06 km² (4 906 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pedrosa de Río Úrbel [+] | |||
Pedrosa de Río Úrbel [peDROsa derioURbel] estas loĝloko kaj municipo en la okcidenta centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Pedrosa de Río Úrbel estas etimologie komprenebla kiel Ŝtonejo de la rivero Úrbel, ĉar fakte la rivero Úrbel trairas la municipan teritorion.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 49,060 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 252 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
315 | 301 | 267 | 269 |
La loĝloko distas 20 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio enhavas la loĝlokojn Pedrosa (106), Lodoso (75), Marmellar de Abajo kaj San Pedro Samuel (39).
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Pedrosa de Río Úrbel formis parton de la Jurisdicción de Haza de Siero en la partido de Castrojeriz, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833. Estis vicurbestro.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Juliana.