Pedrosa del Príncipe
Pedrosa del Príncipe | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09119 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 15′ N, 4° 12′ U (mapo)42.249166666667-4.1988888888889Koordinatoj: 42° 15′ N, 4° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 771 m [+] | ||
Areo | 28,411 km² ( 284 1.1 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pedrosa del Príncipe [+] | |||
Pedrosa del Príncipe [peDROsa delPRINzipe] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudokcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Pedrosa del Príncipe estas etimologie komprenebla kiel Ŝtonejo de la Princo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,411 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 165 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 430 el 1900-aj jaroj.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
339 | 309 | 269 | 217 |
Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la alfluejo de la rivero Odra al rivero Pisuerga, inter Castrojeriz kaj Astudillo kaj apud Melgar de Yuso.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Pedrosa del Príncipe formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (vitejoj, betoj, maizo, fruktarboj ktp.) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.