Pernambuko
Pernambuko | |
---|---|
portugale Pernambuco | |
Flago de Pernambuko | Blazono de Pernambuko |
federacia unuo de Brazilo | |
Himno: Himno de Pernambuko | |
Nomo de la loĝanto: pernambucano | |
Situo | |
- Regiono | Nordorienta |
- Limnajbaroj | Bahio, Piaŭio, Alagoaso, Cearao kaj Paraibao |
- Mezoregionoj | 5 |
- Mikroregionoj | 18 |
- Municipoj | 185 |
Ĉefurbo | Recifo |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | Paulo Câmara () (ekde 1-a de januaro 2015) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Eduardo Campos (PSB) |
- Vicŝtatestr(in)o | João Lyra Neto (PDT) |
- Federaciaj deputitoj | 25 |
- Ŝtataj deputitoj | 49 |
Areo | |
- Entute | 98 937,8 km² (19º)[1] |
Loĝantaro | 2017 |
- proksimume | 9 473 266 loĝ. (º) |
- Loĝdenso | 96 loĝ./km² (º) |
Ekonomio | 2007 |
- MEP | R$ 62 555 687[2] (10º) |
- MEP po kapo | R$ 7.337 (21º) |
Sociaj indikiloj | 2007 |
- IHD | 0,718 (2005)[3] (23º) – meza |
- Vivdaŭro | 68,3 jaroj (25º) |
- Analfabetismo | 18,5% (20º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | tropika, duonseko Am, Bsh |
Mallongigo | BR-PE |
Retejo | www.pe.gov.br |
Pernambuko estas unu el la ŝtatoj respektive subŝtatoj de Brazilo, situanta en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.
En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Pernambuco. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Pernambuko] mem, en Esperanto. Tiu nomo signifas Kie la maro disiĝas, en la tupia lingvo.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Recifo, portugallingve Recife [re'sifj] estas ĉefurbo de Pernambuko kaj ĉefa havenurbo de ekstrema nordorienta regiono de Brazilo.
Paulista estas municipo kaj urbego de la brazila ŝtato Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.
Petrolina estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de la ŝtato Pernambuko kiu enhavis 281,851 loĝantojn en 2009.
Camaragibe estas municipo kaj grandurbo de Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.
Garanhuns estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de Pernambuko. La grandurbo estas konata kiel "Suíça Pernambuka Svislando" pro ĝia plaĉa vetero dum somero kaj malaltaj temperaturoj dum vintro, nekutima en la regiono. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Grandurbo de Floroj" aŭ "Grandurbo de Pluveto".
Vitória de Santo Antão situas sur ebenaĵo en orienta parto de la lando, kie oni okupiĝas pri komerco, industrio (produktado de okulvitroj, manĝaĵoj, trinkaĵoj), agrikulturo (sukerkanoj, citronoj, brutoj).
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En Pernambuko ekzistas la Pernambuka Esperanto-Asocio (Recifo), la Associação Brasileira de Cursos e Didática de Esperanto (do "brazila asocio pri kursoj kaj didaktiko de Esperanto", Olinda) kaj la Esperanto-Klubo Paulo Amorim Cardoso (Caruaru). Jam de multaj jaroj, Pernambuka Spiritisma Federacio (Recifo) ofertas bazan kaj senpagan kurson ĉiusabate matene. Oni renkontiĝas tie ĉiusabate matene por perfektiga kurso pri kulturaj temoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
- ↑ Produto Interno Bruto a Preços Correntes e Produto Interno Bruto Per Capita segundo as Grandes Regiões, Unidades da Federação e Municípios 2003-2007. (portugale)
- ↑ Ranking do IDH dos estados do Brasil em 2005. Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 2010-04-18 . (portugale)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pernambuka Oficiala Retejo Arkivigite je 2021-06-17 per la retarkivo Wayback Machine (en la portugala lingvo)
|