Perth (jen angle kaj skote, skotgaelePeairt) estas la ĉefurbo de la administra regiono Perth kaj Kinross de Skotlando, kaj ankaŭ de la pli larĝa historia graflando (en Skotlando nomata ŝiro) Perthshire. Laŭ takso de 2012 la urbo havis 47 180 loĝantojn, ekskluzive de antaŭurboj. La urba historio komenciĝis per la plej fruaj registritaj tempoj de Skotlando, en la epoko kiam la romia imperio klopodis konkeri Kaledonion. Sekve la loĝloko apartenis al la piktoj kaj ekde la 9-a jarcento al la Reĝlando Skotlando.