Petr Tomašovský
Aspekto
(Alidirektita el Petr Tomasovsky)
Petr Tomašovský | |
---|---|
Petr Tomašovský en 2017 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1964 (60-jaraĝa) en Ostrava, Ĉeĥoslovakio |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Nacieco | ĉeĥo |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1983–) |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | liaj tradukoj |
Esperantistiĝis en | 1983 |
Petr Tomašovský (naskiĝis la 9-an de aprilo 1964 en Ostrava) estas ĉeĥa esperantisto. Li esperantistiĝis en la jaro 1983. En la jaro 1986 li sukcese faris laŭ postuloj de ĈEA ekzamenon por instrui Esperanton. Liaj tradukitaj libroj aperis en la sveda eLibrejo kaj en Belgio aperis lia propra libro en Esperanto sur kompakta disko.
Post kaj pro plurfoja ofendiĝo dum vikipedia laboro, li deklaris kabei en 2008.[mankas fonto]
Verkoj kaj tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Humoraĵoj (origina verko de Petr Tomašovský en Esperanto) – (la libro estas trovebla en eLibrejo [1])
- Justa Chess (aŭtoro: Vláďa Zíka) – (la libro estas trovebla en eLibrejo [2])
- LA FORTIKIGADO DE OSTRAVA-REGIONO en la jaroj 1935 ĝis 1938 (aŭtoro: Josef Durčák)
- Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava (aŭtoro: Petr Tomašovský)
- Muzeo de fortikaĵoj en Hlučín
- Memorskriboj de ekzekutisto Mydlář (aŭtoro: Josef Svátek)
- Kiel akiri geamikojn kaj influi homojn, angle : en:How to Win Friends and Influence People (aŭtoro: Dale Carnegie)
Neciklopedio
[redakti | redakti fonton]Ekde la jaro 2011 ekzistas pri Petr Tomašovský ankaŭ artikolo en Neciklopedio en Esperanto. [3]
Vikidatumoj
[redakti | redakti fonton]Vikivortaro
[redakti | redakti fonton]La jenaj vortoj, kiujn uzis Petr Tomašovský en sia traduko de libro Justa Chess, estis uzitaj en Vikivortaro.
- Alpeli - [li] ordonis, ke ĉiuj, krom kvin, forrajdu al la gregoj kaj alpelu ilin ankoraŭ pli proksimen al la farmo. [4]
- Alrajdi - Finfine la nekonato alrajdis ĝis la loko, kie antaŭe ambaŭ devojiĝis. [5]
- Gastameco - La trian tagon ili nerapidante rajdis al la bordo, kie ili esperis trovi gastamecon en iu el la multnombraj hispanaj farmoj. [6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libro Justa Chess en Esperanto en Hispana Esperanto-Federacio Arkivigite je 2019-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Libro Humoraĵoj en Esperanto en Hispana Esperanto-Federacio
- Detalo de noto pri libro Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava en Universitato Hradec Králové
- Libro Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava en Bibliografio de historio de Ĉeĥaj landoj, Historia instituto de Akademio de sciencoj de Ĉeĥa respubliko
- Libro Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava en katalogo de urba biblioteko en Náchod