Monto Bonpland
Aspekto
(Alidirektita el Pico Bonpland)
Monto Bonpland | |||
---|---|---|---|
Monto Bonpland vidata de Monto Humboldt
| |||
monto • glaĉero | |||
Alteco | 4 883 m | ||
Situo | Merido, Venezuelo | ||
Montaro | Sierra Nevada, Andoj | ||
Geografia situo | 8° 32′ N, 71° 0′ U (mapo)8.5333333333333-71Koordinatoj: 8° 32′ N, 71° 0′ U (mapo) | ||
| |||
Unua grimpo | 1911 de Alfredo Jahn (estis la sama grimpo al la Montoo Humboldt) | ||
Plej facila montgrimpo | Laŭ la ekskursista vojo Pico Espejo-Mucuy. | ||
Monto Bonpland aŭ Monto Bonplando (hispane Pico Bonpland) estas la tria plej alta monto de Venezuelo, kun 4 883 metroj super marnivelo. Ĝi situas en la Sierra Nevada de Merida, en la Venezuelaj Andoj de la Mérida Ŝtato. Tiu pinto kun sia frata pinto Monto Humboldt, kaj la ĉirkaŭa páramo estas protektita de la Nacia Parko Sierra Nevada. La nomo de la pinto estas honoro al la franca esplorvojaĝisto Aimé Bonpland, kvankam li neniam vizitis la Venezuelajn Andojn.
La glaĉeroj situaj en la Bonplando estis la rezulto el Merida glaciiĝo en la Plejstoceno. Ĉirkaŭ 2011 ili estis ĉiuj malaperintaj.
8° 32′ N 71° 00′ U / 8.533 °N, 71.000 °U (mapo)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Jahn A, Observaciones glaciológicas de los Andes venezolanos. Cult. Venez. 1925, 64:265-80