„ Temas pri bela moralinstrua rakonto el la verko «Fabeloj kaj Legendoj» de Marie Koenen, famkonata nederlanda aŭtorino.
Per simpla kaj agrabla maniero, ĉarma legendo prenas formon en la imago de leganto, kiu nepre — kvazaŭ sorĉe — neniel povas ja halti en la legado, streĉe sekvante la aventurojn de tiu junulo, kiu trovis la unuan pecon de la magia Sunkrono, rompiĝinta je kvar pecoj, pro disfalo, kiam Lucifero ĵetis ĝin en la mondon por tenti la homojn, ĉar «la Sunkrono havis dek tri pintojn, kaj ĉiu pinto estas stelo. Kaj tiu, kiu trovos la kvar pecojn kaj kunigos al la krono, kiun iam ili formis, povos sin kroni per la Sunkrono; kaj de post la momento, kiam li kronos sin mem, ĉiuj regnoj de la mondo, en sia gloro, apartenos al li; kaj Reĝo de la Mondo li restos, tiom longe, kiom li vivos». Kiel elektito de la diablo, la junulo sukcesas trovi la perpleksajn posedantojn de la ceteraj rompopecoj, kiujn ruze li akiras. Mankas nur la lasta pruvo; por forigi la fendon, kiu ankoraŭ malfermas la kronon, oni postulas al li puŝi sur homamason la krucon, kiu staras supre, sur la oraj tegmentoj de reĝa palaco. Sed tion li ne faras; li rezignas al ĉia reĝeco, ĉar... anstataŭ obei la sugeston de l' demono, «li etendis la brakojn, kvazaŭ por beni tiujn surgenuajn homamasojn tie malsupre. Kiel ĝoja infano, li gojkriis tra la krepusko: Patrino! patrino!» Kaj, libera jam de la terura inkubo, li revenas al sia vilaĝo por honeste plugi denove la kampojn.
Oni ne kredu erare, ke tia fabelo taŭgas nur por infanoj; ĝi estas tre utila leciono por ĉiuj, en la huna tempo de senbridigita monavideco. Krom tio, laŭ beletra vidpunkto, oni ĝuas belegajn periodojn tra la cent paĝoj de ĉi tiu plaĉe eldonita libro, kun tre klara preso, kio faciligas la legadon kaj... helpas la laboron de la recenzisto, ĉiam preta lokalizi difektojn aŭ makuletojn.
Kvankam, ĝenerale, la lingvo en la traduko estas klara, S-ro Van de Vijver
strange komplikis ĝin per ofta ripeto de pronomoj. Jen unu ekzemplo, inter multaj: Kion do vi volas, vi?. Ankaŭ ŝokas la kelkfoja diro: ĵeti la kapon en la nukon; ĉu nederlandismo? Fine, estu dirite, ke oni plej ekstreme ŝparis la komojn — laŭ ebla influo de la skandinava skolo — eĉ en frazoj, kiuj pro tio restas konfuzaj. Tamen, apartaj teknikaj rimarkoj de kritiko ne tre multe valoras en verko, kiun ordinara leganto 'legas ĝue. Kaj ĉi tiu libro, tute certe, tiel oni legos. ” |