Pajnto
Aspekto
(Alidirektita el Pindo)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Real_Ale_2004-05-09_cropped.jpg/180px-Real_Ale_2004-05-09_cropped.jpg)
Pajnto aŭ pindo estas mezuruno de volumeno uzita en diversaj landoj kaj ankoraŭ uzata en Britio kaj Usono. El diversaj historiaj valoroj la sekvaj estas ankoraŭ uzataj:
- Brita pajnto valoras 0,56826125 litrojn.
La difino de pajnto estas ligita al la difino de galjono: en unu galjono estas 8 pajntoj.
En Britio oni uzas pajntojn hodiaŭ preskaŭ nur por pumpata biero kaj, malofte, lakto.